Nigra metalroko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Nigrametalonigra metalroko (angle - black metal, norvege - svartmetall) estas muzika ĝenro, unu el ekstremaj stiloj de metalroko. Ĝi aperis je komenco de 1980-aj jaroj, kaj kiel unua verko je la ĝenro estas opiniita albumo de grupo Venom "Black Metal". Ĝuste de tiu nomo devenas nomo de la ĝenro. Alia opinio estas ke la bazenmetulo de la ĝenro estis grupo Bathory.

Historio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de nigrametalo.

En historio de nigrametalo oni difinas kvar "ondoj": la unua estas t.n. proto-nigrametalo, kiu aperis en la 1980-aj (Venom, Sodom, Bathory), la dua - iliaj sekvantoj el 1985-1990 (plejparte norvegaj kaj svedaj), la tria - 1990-1995, kaj ĉiuj novaj eksperimentoj post 1995 estas la kvara ondo. Dum tiu tempo el nigrametalo apartiĝis multaj novaj subĝenroj kaj kulturoj.

Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Nigrametalon karakterizas rapidegaj tamburaj (70-500 bat/min) kaj gitaraj partioj. Gitar-sonon farigas alta kaj akuta. Voĉo kutime estas tre alta (kriado), kaj iufoje - malalta "graŭla" voĉo (graŭlado). Tian sonadon oni nomas raw black metal (de angla raw - "kruda") kaj multaj admirantoj opinias ke tiu estas etalono. Je klasika nigra metalo bas-gitaro kaj klavaro havas akcesoran rolon, sed en multaj pli novaj ĝenroj, kiel ekzemple simfonia nigrametalo, ili iĝas tre gravaj.

Ankaŭ rolas la scena imago de performistoj. Tradicie nigrametalistoj uzas ŝokigajn vestaĵojn kiel naziaj uniformoj, panoplioj de vikingoj aŭ ritualaj kostumoj de religiaj kultoj. Ankaŭ vaste uzatas ledaj vestaĵoj kun dornoj kaj nitoj, ĉenoj kaj ledaj rimenoj, konektataj en amasa konscio kun BDSM-kulturo. Plimulto de la muzikistoj uzas blankan kaj nigran ŝminkon, kiu igas ilin similaj al demonojkadavroj. Nuntempe, tamen, iuj performistoj de nigrametalo opinias tian "klasikan" imagon tro kliŝa kaj strebas apartiĝi de ĝi.

Nigra metalroko kutime estas tre ideologia. La plej kutimaj ideologioj de nigrametalistoj apartenas al la "fortoj de la mallumo" - satanismo, okultismo, paganismo, Skandinava mitologio, nihilismo, milito, mizantropeco kaj ĝenerala sento de malamo. Ofte nigrametalaj grupoj propagandas diferajn formojn de ŝovinismo kaj naziismo, kaj tio konduktas al granda malamikemo al la tuta ĝenro en multaj landoj. Relative malfrue inter nigrametalistoj ankaŭ aperis kontraŭfaŝistoj, maldekstruloj kaj anarkiistoj.

Kiel en multaj aliaj disaj kaj diversaj kulturoj, en kulturo de nigrametalo oftaj debatoj kio estas la "vera" nigrametalo. Multaj admirantoj de la ĝenro estas tre konservativaj kaj ortodoksemaj, kaj ili akre kontraŭstaras ĉiujn eksperimentojn kun la sono, kiel uzo de elektroniko aŭ simfoniaj sonaranĝoj. Pro ili, la nigrametalo preskaŭ iĝis religio kaj ĉio krom klasika "kruda nigrametalo" - herezo. Same, oni atakas kaj akuzas je "perfido" la grupojn, kiuj strebas komercan sukceson, ĉar ludantoj de klasika nigrametalo estis, preskaŭ same kiel punkoj, tute amatoraj kaj disvastigis siajn kreadojn sur malmultekostaj medioj (kiel aŭdiokasedoj), kun ege malgrandaj kvantoj kaj ekstreme malkvalita sono. Eĉ nuntempe multaj "subgrundaj" nigrametalistoj sekvas tiun tradicion. Tamen, multaj nigrametalaj grupoj iĝis komercaj kaj atingis grandan sukceson kaj tutmondan popularecon.

Subĝenroj de Nigra Metalroko[redakti | redakti fonton]

Laŭ sono kaj performmaniero, kaj ankaŭ laŭ ideologio, la nigra metalroko disigeblas je kelkaj subĝenroj, ofte tre malsamaj je ambaŭ strukturo de muziko kaj kulturo de admirantoj. Plej gravaj subĝenroj estas jenaj:

Proto-nigrametalo[redakti | redakti fonton]

Proto-nigrometalo (angle: Proto-Black metal) aŭ klasika nigrametalo estas klasika formo de "kruda" nigra metalroko, kiu aperis en fruaj 1980-aj jaroj. Unue ĝi havis tiom multajn komunajn trajtojn kun aliaj ĝenroj de metalroko kiel rapida metalroko kaj rubaĵ-metalroko, ke ofte ne rigardeblis kiel aparta ĝenro. Ekzemple, grupon Mercyful Fate oni rigardas io en la mezo inter nigrametalo kaj aliaj metalrokaj ĝenroj.

En tiu ĉi subĝenro de nigrametalo la eksploda ritmo (angle: blast beat) (tekniko de rikura, rapidega tamburado, kreanta la "muron de sono") jam aperas, sed ne tre oftas. La voĉo plej ofte (krom ĉe Bathory) estas ne tre alta. Nuntempe tiu ĉi subĝenro ekzistas nur estiel klasika ekzemplo kaj novaj grupoj de ĝi ne plu aperas.

Primitiva/kaosa nigrametalo[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi subĝenro aperis jam en fino de la 1980-aj kun tiaj grupoj kiel Beherit, Von, Blasphemy, Archgoat, Goat Vulva. En la angla pri tiu ĝenro ankaŭ iam uziĝas termino Goat Metal (kapra metalroko). La karakterizaĵoj inkluzivas egan simplecon, eĉ primitivismon de tamburado, kaosan, preskaŭ senmelodian strukturon kaj graŭladon estiel ĉefan voĉon. La sono de gitaroj similas al tiaj ĝenroj kiel grindkoro kaj brukoro. La tekstoj ankaŭ estas primitivaj kaj temas pri nuklea milito, tuta neniigo de la homaro kaj aliaj tiaj ekstreme mizantropecaj aferoj. Verdire, tamen, la tekstoj estas preskaŭ tute neaŭdeblaj pro graŭlado kaj bruado.

Absoluta plimulto de muzikistoj en tiu ĝenro uzas arton de Chris Moyen por kovriloj kaj tekstlibroj de iliaj albumoj[1].

Vera nigrametalo[redakti | redakti fonton]

Vera nigrametalo (angle: True Black metal) estas la plej radikala, ortodoksa kaj purisma fluo en nigrametala kulturo. Por esti rigardata estiel "vera", la muziko devas esti tute kanona kaj ideologie, kaj laŭ sono. La muziko estas plej ofte tre simpla (kvankam kelkaj grupoj sukcesas krei veran nigrametalon kun tre komplika strukturo) kaj la rekordoj tre malkvalitaj. La plej "vera" sono de nigrametalo estas "kruda" (angle: raw) rekordmaniero, kiam ĉiuj partioj de ĉiuj muzikistoj estas rekordataj en nur unu trakon.

Ideologie, akcepteblaj por "vera" nigrametalo estas satanismo, paganismo, okultismo kaj kontraŭkristanismo. Plejan estimon de admirantoj atingas grupoj kaj muzikistoj kun krima reputacio, aparte de tiuj krimoj kiel murdoj, malsakrigoj de religiaj sanktaĵoj, bruligoj de preĝejoj ktp. Inter admirantoj ideologio estas pli grava ol la sono, kaj ĉiuj grupoj, kiuj apartiĝis de "vera" ideologio estas rigardataj kiel "perfiduloj".

Pagana nigrametalo[redakti | redakti fonton]

Pagana nigrametalo (angle: Pagan Black metal), estas ideologia subĝenro de nigrametalo, kies karakterizaĵo estas manko de satanismo kun tamen akra malamo kontraŭ kristanismo. La religia bazo de tiu subĝenro estas paganismo bazita je plejparte ĝermanaj mitologioj kaj "barbara" filozofio kun sanktigo de milito kaj militistaj herooj. En la muziko tiaj grupoj ofte uzas elementojn de folkloraj melodioj kaj foje eĉ tradiciajn muzikilojn, kiel en folklora metalroko. Multaj muzikistoj de tiu ĝenro havas ideologian konekton kun nazia nigrametalo, almenaŭ je ekzisto de rasistaj kaj kontraŭsemitaj tekstoj. Unu el plej estimataj ideologoj de pagana nigrametalo bazita je skandinava mitologio estas Varg Vikernes (Burzum), kiu nuntempe estas en malliberejo por murdo.

Vikinga nigrametalo[redakti | redakti fonton]

Vikinga nigrametalo (angle: Viking Black metal) estas subĝenro de nigrametalo, kiu aperis pro granda intereso de nigrametalistoj pri vikingoj, ilia historio kaj mitologio. Same kiel ĉe Pagana nigrametalo, grandan rolon ludas Skandinava mitologio, sed la Vikinga nigrametalo pli zorgas pri militoj, eposoj kaj pretiĝo por la fina batalo Ragnarök ol pri gedioj kaj mistikismo. Mirinde, ĝuste kadre de tiu subĝenro aperis kontraŭfaŝistaj kaj eĉ politike maldekstraj fluoj de nigrametalo, ekzemple tiuj de grupoj Panopticon kaj Sorgsvart.

Depresia nigrametalo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Depresia nigrametalo.

Depresia nigrametalo (angle: Depressive Black metal, ankaŭ foje uzatas terminoj Suicidal Black Metal kaj Depressive Suicidal Black Metal (DSBM)) estas sufiĉe disvastigita subĝenro de nigrametalo.

Ĝiaj plej difinantaj karakterizaĵoj estas longaj, monotonaj kompozicioj kun distorditaj gitaroj kaj ofte akcentantaj klavaroj, kiuj instigas en la aŭskultanto sentojn de timo, apatio, despero, malkvieteco kaj foje eĉ naŭziga abomeno. Tamburoj estas malrapidaj kaj sonas apatie, kaj en kelkaj kantoj ili tute ne uziĝas. Blast-beat praktike neniam uziĝas en depresia nigrametalo.

Kiel ĉefaj kantaj manieroj uzatas t.n. shrieking - ĝemkriado kaj inhale - hurlado (la lasta kutime makras finon de la taktero). Ofte la voĉo de la kantisto tenas ĉiun emocian enhavon de la kanto, ŝajnante ege esprima kontraste al monotona melodio. En la tekstoj temas pri tristo, deprimo, despero, malamo kaj suicidemo. Krome, ne forgesita estas ankaŭ klasika nigrametala ideologio - satanismo, paganismo, mistikismo ktp.

Nazia nigrametalo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Naci-socialista nigrametalo.

Nazia nigrametalo (angle: National Socialist Black Metal (NSBM), foje ankaŭ Nazi metal) ne vere estas aparta subĝenro, ĉar ĝi ne havas iujn ajn muzikajn karakterizaĵojn, kiuj apartigus ĝin de aliaj subĝenroj de nigrametalo. Tiu ĉi termino uziĝas por aro de nigrometalaj grupoj kiuj per siaj tekstoj propagandas rasismon, naciismon, kontraŭsemitismon ktp[2], kaj foje la muzikistoj eĉ havas kontakton kun novnaziaj grupoj kaj organizaĵoj. Absoluta plimulto de naziaj nigrametalistoj samtempe subtenas paganismon, sed ankaŭ oftas tiuj, kiuj uzas "veran" satanismon. Laŭ la sono la muziko estas tre diversa, ekde klasika "kruda" nigrametalo ĝis preskaŭ folklora metalroko. En sono de kelkaj grupoj aŭskulteblas influo de skolo de Rock Against Communism (t.e., estas rimarkebla influo de punk-roko kaj Oi!).

La disvastigo de naziaj ideoj en nigrametala kulturo komencis en la 1990-aj jaroj, kiam multaj nigrametalaj grupoj iĝis tre popularaj kaj komerce sukcesaj. La "ortodoksuloj", do, sentis bezonon malproksimigi sin de la komercaj grupoj. Por tio ili kreis la plej ŝokigan ideologion imageblan, kunmetante naziismon, rasismon, okultismon, satanismon kaj paganismon.

Oni notu, tamen, ke kvankam simboloj kaj estetiko de naci-socialistoj estas sufiĉe vaste uzataj en nigrametala kulturo por ŝokiga efekto, nur eta malplimulto de nigrametalistoj vere subtenas kaj propagandas novnaziajn ideojn[3]. Eĉ Varg Vikernes de Burzum, kiun oni opinias la fondinto kaj ĉefideologo de nazia metalroko, kvankam en multaj siaj verkoj kaj intervuoj esprimis rasistajn, antisemitajn kaj ekstremdekstrajn ideojn, neniam propagandis ilin per sia muziko[4].

Preskaŭ ĉiuj nazi-nigramentalaj grupoj nun ekzistantaj funkcias en Germanio kaj Eosta Eŭropo. La sola notinda ekskludo estas fluo de "redneck metal" en Usono, kiu, laŭ populara opinio, estas parodio.

Melodia nigrametalo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Melodia nigrametalo.

Melodia nigrametalo (angle: Melodic black metal) uzas tradiciajn nigrametalajn teknikoj (screaming, growling, blast-beat ktp). Tamen la sono estas malsama de la tradicia, plejparte pro malpli da gitara distordo (eĉ uziĝas puraj gitaraj soloj), pli komplika strukturo (ekzemple, inderŝanĝo de rapidaj kaj malrapidaj melodioj) kaj pli grava rolo de "atmosferaj" klavaroj. Multaj grupoj kaj laŭ muziko, kaj laŭ temo de tekstoj (ekz. pri vampiroj) proksimiĝas al simfonia nigrametalo kaj eĉ al gotika metalroko.

Atmosfera nigrametalo[redakti | redakti fonton]

Atmosfera nigrametalo (angle: Atmospheric Black metal) estas iom simila al la depresia nigrametalo, sed havas malpli ekstreman sonon kun plia rolo de klavaroj. La tekstoj estas malpli ideologiaj, ili temas plej ofte pli naturo, kaj foje mitologio kaj folkloro. En tiu subĝenro ankaŭ aperis influoj de fantasta literaturo, ekzemple Aŭstria grupo Summoning kreas plimulto de siaj tekstoj laŭ mondo de John Tolkien kaj foje ankaŭ de Michael Moorcock.

Etosa nigrametalo[redakti | redakti fonton]

Etosa nigrametalo (angle: Ambient Black metal) estas mikso de depresia/atmosfera nirametalo kun etosa muziko. La muziko en tiu ĉi subĝenro ne plu estas ekstrema, ĝi estas malrapida kaj deprima. Al kompozicio aldoniĝas longaj klavaraj soloj, apartaj sonoj, bruoj de naturo. Tamen la voĉo, kiam ĝi ekzistas, estas sama kiel en kutimaj nigrametalaj subĝenroj. Ofte muzikistoj de tradicia nigrametalo kreas etosajn projektojn en sia libera tempo aŭ aldonas etosajn kompoziciojn al siaj albumoj.

Simfonia nigrametalo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Simfonia nigrametalo.

Simfonia nigrametalo (angle: Symphonic Black Metal, foje ankaŭ simple Sympho-Black) estas tia subĝenro de nigrametalo, kiu vaste uzas klavarojn, etosajn efektojn, inajn voĉojn kaj foje eĉ kunlaboras kun klasikaj simfoniaj orkestroj. La ludantoj de tiu ĉi subĝenro plej kutime ne multe zorgas pri tradicia nigrametala ideologio kaj kulturo. La simfonia nigrametalo estas plej melodie komplika kaj ĝiaj ludantoj iĝis plej komerce sukcesaj kaj popularaj inter nigrametalistoj.

Industria nigrametalo[redakti | redakti fonton]

Industria nigrametalo (angle: Industrial Black metal) estas tia formo de industria metalroko, al kiuj aldoniĝas muzikaj kaj ideologiaj elementoj de nigrametalo - ekzemple, tre rapidaj tamburoj (plej ofte per tamburmaŝino), screaming kiel ĉefa vokala stilo kaj tektoj kun tipaj nigrametalaj ideoj. Tiel, oni povas rigardi ĝin kiel subĝenron de nigrametalo.

Post-nigrametalo[redakti | redakti fonton]

Post-nigrametalo (angle: Post-Black metal, foje ankaŭ Avante-garde black metal) estas subĝenro, kiu formiĝis en la malfruaj 1990-aj. Ĝiaj karakterizaĵoj estas pli vasta uzo de polifonio, granda variebleco de melodioj kaj sonaj teknikoj. Uzatas elementoj de klasika muziko, sed ankaŭ de industria muziko, trip-hopo kaj elektronika muziko. Multajn grupojn, ludantaj en tiu ĝenro, oni rigardas avangarda metalroko.

Kristana nigrametalo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Malnigra metalroko.

Kristana nigrametalo (ankaŭ nomata Malnigra metalroko, laŭ angla Unblack metal) estas sufiĉe vasta termino por grupoj, kiuj, ludante tipan nigrametalon laŭ sono, samtempe havas por-kristanajn tekstojn kaj ideojn. Same kiel nazi-nigrametalistoj, ili povas esti tre diversaj laŭ muzika stilo, kaj ne estas iu normo, kiel oni ludu nigrametalon "kristane". La unuaj nigrametalaj albumoj kiuj defentis kaj propagandis kristanismon estis Martyrium far Antestor (1994) kaj Hellig Usvart far Horde. La termino "unblack metal" estas kreita far tiu lasta.[5] Poste aperis multaj grupoj, kiuj ludis kristanan nigrametalon kaj sufiĉe notebla movado aperis.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Galerio de Chris Moyen, en kiu grandan parton okupas kovriloj de "kaprametalaj" albumoj
  2. National Socialist Black Metal (NSBM) SPLC Intelligence Report Rebuttal
  3. Gardel, Mattias (2003). Gods of the Blood
  4. Varg Vikernes - A Burzum Story: Part VII - The Nazi Ghost
  5. Erasmus, Horde Interview. Retrieved on 2007-10-23

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]