Kapskuado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mortmetala bando Asphyx kapskupas dum koncerto

Kapskupado (angle: headbanging) estas tipo de danco kiu konsistas de forta skuado de kapo laŭ ritmo de muziko. Plej kutima ĝi estas en roko, punko kaj metalroko.

San-problemoj[redakti | redakti fonton]

En 2005 estis disgnoskita apopleksio al Terry Balsamo, gitaristo de Evanescence, kun supozo ke ĝin kaŭzis kapskuado.[1] En 2007 Roisin Murphy, la fondinto kaj kantisto de Moloko, vundiĝis per seĝo dum ŝi kapskuis je ŝia kanto Primitive.[2] En 2009 komenciĝis problemoj de Tom Araya, la basisto kaj kantisto de Slayer, pri lia vertebraro pro lia agresa kapskuado.[mankas fonto]

Stiloj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas diversaj stiloj de kapskuado. Stiloj povas influi unu alian laŭ plaĉo akordante al rapido kaj dureco de muziko. Ĝi povas esti praktikata kun fermitaj aŭ malfermitaj okuloj kaj akompanata per man-gestoj, kiel ekzemple signo de kornoj, kantado aŭ kriado. Korpo de kapskuanto kutime parte moviĝas kun kapo por redukti streĉon de kolo. Kapskuanto povas stari en diversaj pozicioj. Piedoj povas esti unu apud la alia aŭ unu antaŭ la alia. Kutime oni elektas pozicion laŭ kondiĉoj por havi bonan bazon, stari stabile kaj ne fali. Oni povas danci ankaŭ grupe tenante brakojn de apuddancanto, tio plibonigas stabilecon. Populara stilo de kapskuado estas “ventra muelilo”.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Evanescence Guitarist: Filling Ben Moody's Shoes (angle). Ultimate-Guitar.Com (2006-03-11). Arkivita el la originalo je 2006-11-16. Alirita 2012-06-06.
  2. Frank (2007-10-30). Roisin Murphy’s Head-Banging-Accident (angle). iheartberlin.de. Arkivita el la originalo je 2014-09-03. Alirita 012-06-06.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Headbanging en la angla Vikipedio.