Batalo de Carrhae

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Proksimuma ekspansio de la regno de la Partoj.

La batalo de Carrhae (53 a.K.) estis batalo kiu okazis 30 km sude de Carrhae, la hodiaŭa Harran, en la al Turkio apartenanta Mezopotamion. En tiu batalo la Partoj venkis kontraŭ la Romia Imperio, gvidata de la triumviro Marcus Licinius Crassus. La militon komencis Crassus, kiu volis balancigi per militaj sukcesoj la populariĝon de la aliaj du triumviroj, Pompeius kaj Julius Caesar.

La armeo de Crassus konsistis el sep legioj (ĉirkaŭ 44.000 soldatoj, sed nur malmultaj uzis ĉevalon). La armeo atakis Mezopotamion, kiun defendis Suren-familiano. Crassus forlasis la defendan riveron kaj sur malferma areo interbatalis kontraŭ la partoj.

La armeo de la Partoj konsistis el 1000 kirasitaj soldatoj kaj proksimume 10.000 ĉevalaj arkpafistoj. La Partoj komencis la atakon, kio surprizigis la romianojn, kiuj estis nek alkutimiĝintaj al la klimato, nek al la dezerta batalado.

Filo de Crassus nomata Publius ekis kavalieran sturmon, tamen sensukcese. La ĉefaj fortoj de la Romianoj fariĝis viktimoj de la sagopluvo de la Partoj (ili ne povis samtempe kovri la kapon kaj la korpon per la ŝildo).

Crassus provis packontrakti - sub premo de la soldatoj - sed li finfine estis mortigita. Nur 10.000 romiaj soldatoj sukcesis fuĝi, la aliaj mortis aŭ kaptiĝis.

La Partoj batis forte la reputacion de Romio en la Oriento, dum morto de Crassus grave influis politikan vivon de Romo.

Ŝablono:LigoElstara