Batalo de Ciudad Real

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La batalo de Ciudad Real okazis en la kadro de la Milito de Hispana Sendependiĝo dum la tagoj 26a kaj 27a de marto 1809, kaj en ĝi luktis la armeoj de Napoleono Bonaparte kaj la hispana ĉe Ciudad Real, en terenoj de la aktuala regiono Kastilio-Manĉo, Hispanio.

La batalo okazis inter la 4a Korpuso de la Imperia Franca Armeo de la generalo Sebastiani kaj la hispana Armeo de La Manĉa de la generalo José de Urbina, grafo de Cartaojal, en kiu partoprenis pli ol 5,000 homoj. Krome, partoprenis ankaŭ rotoj de hispanaj gerilanoj de la propra Ciudad Real kaj de najbaraj vilaĝoj kiel Miguelturra, Pozuelo de CalatravaCarrión de Calatrava. La rezulto de la batalo estis venko de la francoj kaj 2,000 perdoj de hispanoj, inter mortintoj, vunditoj kaj malaperintoj. Tio permesis ke la francoj kaptis la provincan ĉefurbon kaj ankaŭ praktike la tutan provincon mem, kio solvis la komunikadon kun Andaluzio, kaj la instaladon de garnizonoj de kavalerio en la Kazerno Misericordia de Ciudad Real kaj de aliaj minoraj korpusoj de la franca armeo en Almagro, Daimiel kaj en la kastelo de Manzanares.