Pozuelo de Calatrava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Pozuelo de Calatrava

Blazono

Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Urbestro Julián Muñoz Sánchez (PSOE)
Retpaĝaro [1]
Demografio
Loĝantaro 3.064  (2010)
Loĝdenso 30,74 loĝ./km2
Geografio
Areo 99.67
Pozuelo de Calatrava.png
v  d  r
Information icon.svg
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

Pozuelo de Calatrava (Puteto -kiu videblas en la blazono- de Kalatrava) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas pozoleños. La censita populacio en 2010 estis de 3.064 loĝantoj kaj la denseco estas de 30,74 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Pozuelo de Calatrava estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kamparo de Kalatrava en la centra parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 630 m; proksime de Ciudad Real, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 99.67 km². La geografiaj koordinatoj estas 38°54′44″ N 3°50′16″ Ok.

Limas norde kun la municipoj de Miguelturra, oriente kaj sude kun Almagro, nordokcidente kun Ciudad Real kaj sudoriente kun Ballesteros de Calatrava.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo de Pozuelo de Calatrava inter 1991 kaj 2008
1991 1996 2001 2004 2008
2.343 2.515 2.576 2.691 2894

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio de la vilaĝo estas ligata al tiu de la Ordeno de Kalatrava, kiu posedis la teritorion post la konkero al la islamanoj. Krome ĝi estis sufiĉe proksima al la ununura reĝurbo nome Ciudad Real kiu konfliktis kontraŭ la ordeno kaj inverse.

Festoj[redakti | redakti fonton]

  • Kamparfesto de Ntra. Sra. de los Santos, patronino de Pozuelo de Calatrava, en samnoma monteto, situa je 14 km de Pozuelo.
  • Nokto de Fajroj, la 7a de decembro.
  • Festoj honore de la Virgulino Karmen, meze de julio.
  • Kultura Semajno honore de Kristo de Mizerikordo el 1a al 9a de aŭgusto. La festo de la Kristo estas la 6a de aŭgusto.
  • Sankta Kristoforo, patrono de ŝtiristoj, dua dimanĉo de julio, kun procesio de aŭtoj kaj kamionoj ĉe ermitejo.

Notoj[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]