Puebla del Príncipe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Puebla del Príncipe
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Demografio
Loĝantaro 853  (2010)
Loĝdenso 25,11 loĝ./km2
Geografio
Areo 33.97
Puebla del Príncipe.png
v  d  r
Information icon.svg
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

Puebla del Príncipe (Vilaĝo de la Princo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas poblatos. La censita populacio en 2010 estis de 853 loĝantoj kaj la denseco estas de 25,11 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Puebla del Príncipe estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kamparo de Montiel en la sudorienta parto de la provinco de Ciudad Real, je 109 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 160,3 km². La geografiaj koordinatoj estas 38°34′08″ N 2°55′32″ Ok.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu vilaĝo estas ĉe kruco de vojoj (el Valencio al Sevilo kaj el Manĉo al Granado) kaj laŭ legendo la ĉefa estis markita per turoj el kiuj unu restis tie. En araba epoko oni rekontruis tiun turon. El la araba pasinteco restas en la ĉirkaŭo nomoj de tia origino: nome Alhambra, Albaladejo, Alcubilllas, Almedina, Eznavejor (Torre de Juan Abad), Montiel, ktp.

La Ordeno de Santiago estis en la teritorio de la Kamparo de Montiel el 1186, kaj eniris en la proceso kaj reloĝiga kaj rekonkera el 1212. En 1243 la Ordeno de Santiago ekposedis la tutan Kamparon de Montiel kaj starigas kastelojn kaj setlejojn. La Puebla de Montiel estis la tiama nomo de Puebla del Príncipe, kiu estis akirita de la Ordeno de Santiago en 1243 per dono fare al superulo Pelayo Pérez Correa. Tiam oni ekdediĉis la ruinojn de la iama turo kiel ermitejo al la Virgulino Maria. El tiam la vilaĝo kreskis ĉe la kastelo, kiu estis unu de la 32 fortikaĵoj de la Ordeno de Santiago.

Ĉel a 15a jarcento oni konstruis la Preĝejon, de stilo gotika kaj turo kun kreneloj kaj sonoriloj. En 1553 separiĝis el Montiel, danke al akcepto de la tiama princo Filipo la estonta reĝo Filipo la 2-a, je kiu honoro la vilaĝo eknomiĝis de la Princo.

Notoj[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]