Arenales de San Gregorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Arenales de San Gregorio
Flago

Blazono

Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Urbestro Ángel Ortiz Jiménez (PP)
Retpaĝaro www.arenalesdesangregorio.es
Demografio
Loĝantaro 712  (2010)
Loĝdenso 22,83 loĝ./km2
Geografio
Areo 31.19
Mapa municipal de Arenales.PNG
v  d  r
Information icon.svg
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

Arenales de San Gregorio (Sablejoj de Sankta Gregoro) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas arenaleros. La censita populacio en 2010 estis de 712 loĝantoj kaj la denseco estas de 22,83 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Arenales de San Gregorio estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Manĉa Centro en la nordorienta parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 660 m; je 116 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 31.19 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°18′35″ N 2°61′32″ Ok. Ĝi limas kun la municipaj teritorioj de Campo de Criptana nordokcidente kaj kun Tomelloso sudoriente kaj troviĝas tre proksime de aliaj lokoj kiaj: Alameda de Cervera, Pedro Muñoz kaj Alcázar de San Juan.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (vitoj, olivarboj, cerealoj, melonoj) kaj brutobredado. Produktado de oleo kaj vino. Trinkejoj, gastejoj kaj rura turismo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi separiĝis la 20an de februaro de 1999 el municipo de Campo de Criptana, al kiu ĝi apartenis historie, el kiu kreiĝis kiel rura kolonio (fruktoĝardenaro), laŭ la nomigo de Arenales de la Moscarda en la 19a jarcento. Nur el 1956 la nomo estas la aktuala.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]