Aldea del Rey

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aldea del Rey
Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Urbestro Miguel Morales Molina
Retpaĝaro municipa retejo
Demografio
Loĝantaro 2.003
Loĝdenso 12,98 loĝ./km2
Geografio
Areo 154.31
Mapo
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

Aldea del Rey (Domaro de la Reĝo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.

Enhavo

[redakti] Loĝantoj

La loĝantoj nomiĝas aldeanos. La censita populacio en 2010 estis de 2.003 loĝantoj kaj la denseco estas de 12,98 loĝ/km².

[redakti] Situo

Aldea del Rey estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Puertollano aŭ pli amplekse Kamparo de Kalatrava en la centra parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 663 m; je 30 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 160,3 km². La geografiaj koordinatoj estas 38º 44' 20" N, 3º 50' 21" Ok.

Ĝi situas en la komarko de Kamparo de Kalatrava, limas norde kun la municipa teritorio de Valenzuela de Calatrava, sude kun tiu de Villanueva de San Carlos, oriente kun tiu de Calzada de Calatrava kaj Granátula de Calatrava kaj okcidente kun tiu de Argamasilla de Calatrava.

La rivero Jabalón pasas proksime.

[redakti] Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado.

[redakti] Historio

Estas prahistoriaj restaĵoj de la Paleolitiko, sed la fondo de la moderna vilaĝo datiĝas el momento kiam la Ordeno de Kalatrava, kies kruco videblas en la blazono, sidejis tie ĉirkaŭ 1245. Almenaxu dum kvar jarcentoj pluis la konfliktoj inter la vilaĝanoj kaj la Ordeno pro la posedo de la kampoj kaj ties rajtoj.

[redakti] Monumentoj kaj vidindaĵoj

  • Palaco de Clavería, fondigita de Filipo la 2-a por loĝigi la kalatravanojn, endanĝerigita kaj aktuale restaŭrota.
  • Ermitejo "Ntra. Sra. del Valle" (15a jarcento).
  • Preĝejo "San Jorge Mártir" (19a jarcento).
  • Fabriko de faruno (19a jarcento).
  • Arkeologiaj kuŝejoj: "El Chiquero", "Vega de los Morales", "Barranco Blanco", "El Yezgo", "Terraza del Jabalón", "La Arenilla", la Higuera (Figarbo) kaj Baños del Barranco (Banlokoj de la Ravino).

[redakti] Notoj


[redakti] Vidu ankaŭ

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj