Almadén

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Almadén
Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Urbestro Carlos Rivas Sánchez (PP)
Retpaĝaro [www.almaden.es]
Demografio
Loĝantaro 6.175  (2010)
Loĝdenso 25,77 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
38°46′N 4°49′O  /  38.767°N, 4.817°O / 38.767; 4.817 (Almadén)Koordinatoj: 38°46′N 4°49′O  /  38.767°N, 4.817°O / 38.767; 4.817 (Almadén)
Areo 239.64
Almadén.png
v  d  r
Information icon.svg

Almadén estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.

Gravo de tiu urbo venas de la epoko de romianoj kiam jam estis ekspluatitaj la minejoj de cinabro el kiu oni produktas hidrargon. Menciis tiun fakton Strabono, Vitruvio kaj Plinio la Maljuna, kiam ili parolas pri apuda romia urbo Sisapo.

Komarko[redakti | redakti fonton]

Almadeno estas ĉefurbo de samnoma komarketo aŭ distrikto, kiu ricevas ankaŭ la nomon de Monte Sur. Ĝi enhavas la los municipojn de Agudo, Alamillo, Almadenejos, Chillón, Guadalmez, Saceruela kaj Valdemanco del Esteras, kiu havas en Almadeno komarkan ĉefurbon, kaj administran kaj porserva, krom sidejo de la jurisdikcia centro.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

De araba deveno kaj la nomo kaj la urbaniza kerno, rilate al grupiloĝejaro konstruita ĉirkaŭ la minoj. Oni trovis monerojn kaj aliajn aĵojn de araba kulturo en la antikvaj minaj laborejoj, kaj verkis pri tiu loko arabaj historiistoj Razis e Ibu Faĉi Alak Omari. Ankoraŭ popole uzeblas multaj priminaj terminoj de la hispana kiuj estas arabdevenaj kaj apenaŭ estas konataj for de tiu areo, kiaj "alarife" por masonisto, "aludel" por akvokondukejo, "jabeca" [ĥabEka] por forno, "azogue" [azOge] por hidrargo kaj eĉ la propra nomo de la urbo Almadeni, kiu signifas minon.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas almadenenses. La censita populacio en 2010 estis de 6.175 loĝantoj kaj la denseco estas de 25,77 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Almadén estas situa en la sudokcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Monte Sur en la sudokcidenta parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 589 m; je 106 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 239.64 km². La geografiaj koordinatoj estas 38°34.82′″N 13.28°′″Ok.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado. Minejoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

De la epoko de la araboj, de kio la nomo kiu signifas "minejo".

La loko estis sub islama povo ĝis 1151, kiam Alfonso la 7-a konkeris la komarkon. En 1168 Alfonso la 8-a cedis la teritorion al la Ordeno de Kalatravo kun la kamparo de Castilseras. En majo de 1218, Ferdinando la 3-a konfirmis la donacon, kiu estis renovigita de Alfonso la 10-a, la Saĝulo en aprilo de 1251, kaj de Sanĉo la 4-a, kiu pliampleksigis ĝin, en 1285 kaj 1289. La Ordeno ekspluatis la minojn per luado al privatuloj. Dum la 15a jarcento la vilaĝo kaj minoj pasis al la reĝaj posedaĵoj kies administrado uzis por ties ekspluatado laborforton de sklavoj kaj malliberuloj.

La reĝo Karlo la 3-a en julio de 1777 kreis la Akademion pri Minado kaj Subtera Geografio de Almadeno, kies unua direktoro estis la germana Henriko Kristoforo Störr. Tiu Altlernejo pri Minado de Almadeno estis la unuan kiu kreiĝis en Hispanio kaj la kvara de la mondo, post tiuj de Freiberg (Saksio) en 1767, Schemnitz (Hungario) en 1770 kaj de Sankta Petersburgo (Rusio) en 1772. En 1795 oni konstruis la konstruaĵon de la Akademio kie realiĝis la instruado primina ĝis 1973 kaj Muzeon de Minoj. Tie instruos kaj studos diversaj gravuloj kiaj ekzemple Andrés Manuel del Río malkovranto de vanado kaj Fausto Elhúyar, malkovranto de volframo.

En 1792 Karlo la 4-a donis al la vilaĝo pliajn privilegiojn. Dum la 18a jarcento la urbo etendiĝis kaj okazis granda konstrua aktivado: oni konstruis la Hospitalon por Ministoj, la Taŭrludejon, la Lernejon por Minestrojn kaj Prizonon, nune malaparinta kaj konstruita en 1754 fare de la inĝeniero Silvestre Abarca.

Dum la Hispana Milito de Sendependiĝo falis la urbo sub la povo de francoj, la 15an de januaro de 1810, kaj tie restis la francaj trupoj ĝis 1812.

La Minlernejo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis kreita en 1777, en 1785 oni ampleksigis la lernejon kaj oni inaŭguris la novan konstruaĵon. La Altlernejo pri Inĝenieroj translokiĝis al Madrido en 1835, dum en Almadeno restis la Lernejo por Ministoj kaj tiele integriĝis en la Politeknika Universitato de Madrido.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La menciita Akademio.
  • La taŭrludejo, de eksagona konturo.
  • Hospitalo por Ministoj.

Flaŭro kaj faŭno[redakti | redakti fonton]

Temas pri regiono kie okazas butobredado de ŝafoj, kie tiuj kunvivas armonie kun la flaŭro asocia al kverkoj, kaj kun hegemonia faŭno de apro kaj cervo. Multaj vilaĝoj de la komarko kiaj Agudo, Alamillo, Almadén, Almadenejos kaj Chillón partoprenas en projektoj por protektado de Iberia imperia aglo, Nigra cikonio, Monaĥvulturo, Iberia linko, ktp.

Mamuloj[redakti | redakti fonton]

Birdoj[redakti | redakti fonton]

  • Abelmanĝulo
  • Upupo
  • Galinago
  • Certio
  • Serpentaglo
  • Iberimperia aglo
  • Nizaglo
  • Griza cirkuo
  • Blua cirkuo
  • Trielo
  • Komuna lanio
  • Sudgranda lanio
  • Alaŭdfalko
  • Kadavrogrifo
  • Reĝa anaso
  • Fajfanaso
  • Blankventra tringo
  • Blankpuga tringo
  • Ansero
  • Ruĝkrura tringo
  • Malgranda orelstrigo
  • Murhirundo
  • Granda otiso
  • Akcipitro
  • Orelstrigo
  • Gufo
  • Gipo
  • Monaĥvulturo
  • Arbarstrigo
  • Granda paruo
  • Koracio
  • Kreko
  • Turfalko
  • Malgranda pluvio
  • Blanka cikonio
  • Koturno
  • Kardelo
  • Kormorano
  • Sturno
  • Fazano
  • Blankventra stepkoko
  • Nigraventra stepkoko
  • Malgranda egretardeo
  • Bovardeo
  • Griza ardeo
  • Hirundo
  • Dompasero
  • Montopasero
  • Monedo
  • Gruo
  • Vespobuteo
  • Migra falko
  • Blua paruo
  • Turstrigo
  • Alciono
  • Nigra milvo
  • Noktuo
  • Oriolo
  • Ruĝa perdriko
  • Griza perdriko
  • Fringo
  • Verda pego
  • Galinolo
  • Blua pigo
  • Ĉetio
  • Najtingalo
  • Podicepo
  • Saksikolo
  • Turto
  • Sito
  • Grenemberizo
  • Pigo
  • Apuso
  • Verda fringo
  • Malgranda grebo
  • Kantoturdo

Amfibioj[redakti | redakti fonton]

  • Pleurodeles waltl
  • Ranoj
  • Salamandroj
  • Bufoj
  • Trituroj

Reptilioj[redakti | redakti fonton]

  • Malpolon monspessulanus
  • Kolumserpento
  • Serpento de ŝtuparo
  • Hufuma serpento
  • Emidoj
  • Lacertetoj
  • Lacerto
  • Geko
  • Vipero

Surprizas, ke spite la minado por hidrargo la ĉirkaŭa medio ne suferis la kutimajn negativajn sekvojn de la uzado de hidrargo. Fakte pli danĝera estis la troa lignoproduktado por protekto de la minputoj, kiu kaŭzis senarbarigon.

Notoj[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]