Granátula de Calatrava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Granátula de Calatrava
Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Urbestro María del Carmen Estévez
Retpaĝaro Municipo de Granátula de Calatrava
Demografio
Loĝantaro 926  (2010)
Loĝdenso 6,07 loĝ./km2
Geografio
Areo 152.65
Granátula de Calatrava2.png
v  d  r
Information icon.svg
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

Granátula de Calatrava estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas granatuleños. La censita populacio en 2010 estis de 926 loĝantoj kaj la denseco estas de 6,07 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Granátula de Calatrava estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kamparo de Kalatrava en la centra parto de la provinco de Ciudad Real. La areo de ties teritorio estas de 152.65 km².

Geografio[redakti | redakti fonton]

Estas situa en la valo de la rivero Jabalón kaj karakteras pro erozio de vulkanoj (Columba, Cuevas Negras aŭ La Yezosa), el kiuj kelkaj kaŭzas lagunoj aŭ krateroj kiel tiu kie troviĝas la domaro nome Valdeleón, de pli da 2 km de diametro. Kvankam en 2000 aperis gejsero “el Chorro de Granátula”, plej parto estas nefunkciintaj aktuale, escepte la Fumarola, kiu ankoraŭ aktivas en la Sima.

Ĉevulkanoj observeblas ĉiutipaj birdospecioj laŭ la diversaj kultivoj, mediteranea makiso aŭ ĉeriveraj zonoj Pantano (Diglago) kaj Rivero Jabalón.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado.

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio de la vilaĝo estas ligata al tiu de la Ordeno de Kalatrava, kiu posedis la teritorion post la konkero al la islamanoj.

En la epoko de visigotoj ĝi estis episkopa sidejo de la katolika eklezio, filia de la ĉefdiocezo de Toledo kiu enhavis la antikvan provincon romian de Kartaginense en la diocezaro de Hispanio.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Arkeologiaj kuŝejoj[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ Granátula eblas viziti du arkeologiaj kuŝejoj ege gravaj: Encantada, de la Bronzepoko, de tipo “kastela” aŭ fortikaĵa ĉar situas alte; konservas muregojn defendajn, loĝejojn aŭ magasenojn kaj kavon kun legendo pri lacerto aŭ serpento kiu transformiĝas en la Trocanta, nome monstro ĉiunokte de Sankta Johano (24a de junio).

Alia arkeologia kuŝejo estas tiu de Oreto kaj Zuqueca, kun restoj el antaŭromia al Mezepoko, kun tombejo de visigotoj, baptejo prakristana kaj islamaj banlokoj, la plej antikvaj datataj en la Iberia Duoninsulo.

Aliaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe tiu kuŝejo mirindas la Preĝejo de la Patronino, la Virgulino de Oreto kaj Zuqueca, ermitejo de romaniko de la 13a jarcento, deklarata Havaĵo de Kultura Intereso. La Sanktejo de la Patronino estas formata de aro de konstruaĵoj plej parte de la 13a jarcento, sed kun arkoj, ŝtonoj kaj pilieroj de antaŭaj epokoj, ĉefe visigota. Proksime restas romia ponto de Baebio Publio Venusto (1a jarcento), videbla kiam descendas la akvokvanto de la diglago de Jabalón.

Preĝejo de Sankta Ana, de la 14a al 18a jarcentoj, kun la skulptaĵo de la Virgulino de Oreto kaj Zuqueca (13a jarcento), turo kaj koruseja tegmento (16a jarcento). Proksime Palaco Torrubia (18a jarcento), deklarata Havaĵo de Kultura Intereso, tipa palaceto manĉa trietaĝa kaj korto kun kolonoj, kaj apuda Mudeĥara Domo (16a jarcento). Domo de la Inkvizicio kaj aliaj.

Domo kie naskiĝis en 1793 la generalo kaj politikisto Baldomero Espartero kaj ties statuo surĉevala, fonto Fuente Agria, popolaj konstruaĵoj kiaj kampardomoj, pontoj, norioj... kaj popularaj carapuchetes, nome ŝtonaj kabanoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]