Arenas de San Juan
| Arenas de San Juan | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Lando | Hispanio | |
| Regiono | Kastilio-Manĉo | |
| Provinco | Ciudad Real | |
| Urbestro | Alberto Sánchez Úbeda | |
| Retpaĝaro | [1] | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 1.044 (2010) | |
| Loĝdenso | 16,55 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
| Areo | 63.09 | |
Arenas de San Juan (Sabloj de Sankta Johano) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.
Enhavo |
Loĝantoj[redakti]
La loĝantoj nomiĝas areneros. La censita populacio en 2010 estis de 1.044 loĝantoj kaj la denseco estas de 16,55 loĝ/km².
Situo[redakti]
Arenas de San Juan estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Manĉa Centro en la norda parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 650 m; je 53 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 63.09 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°13′03″ N 3°30′11″ Ok.
Ĝi estas proksime de Tablas de Daimiel.
Graveco[redakti]
Ĝi havas preĝejon deklarita Monumento Histórico Nacional (Nacia Historia Monumento) de stilo romanika mudeĥaro, unika en la ĉirkaŭaĵo ene de Iberio, kiu unue estis observeja turo romia ĉe la romia ŝoseo al Taragono, poste estis moskeo kaj poste kristana preĝejo.
Ekonomio[redakti]
Agrikulturo kaj brutobredado.