Pedro Muñoz (Ciudad Real)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Pedro Muñoz

Blazono

Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Urbestro José Juan Fernández Zarco(PSOE)
Retpaĝaro www.pedro-munoz.com
Demografio
Loĝantaro 8.684  (2010)
Loĝdenso 85,73 loĝ./km2
Geografio
Areo 101.3
v  d  r
Information icon.svg
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

Pedro Muñoz estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo. En la komarko la vilaĝo estas konata populare kiel Perrote (hundaĉo).[1] Temas pri tipa manĉa vilaĝo de koncentrita seteljo (sen disa domaro) kaj malaltaj domoj taŭgaj por rezisti varmajn somerojn.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas pedroteños. La censita populacio en 2010 estis de 8.684 loĝantoj kaj la denseco estas de 85,73 loĝ/km². Dum la 1960-aj jaroj la populacio malpliiĝis je okono (milo da loĝantoj). Rekuperiĝis jam en la 21a jarcento pro reveno de iamaj elmigrintoj kaj starigo de industriaj areoj. Vanis enmigrintoj el Orienta Eŭropo kaj Sudameriko.

Situo[redakti | redakti fonton]

Tamariko (Tamarix africana).
Urbodomo.
Preĝejo de Sankta Petro.
Ermitejo de Nia Sinjorino de la Anĝeloj.
Lageto de la Vega aŭ de la Pueblo (Valo aŭ Vilaĝo).

Pedro Muñoz estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Manĉa Centro en la nordorienta parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 656 m; je 113 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 101.3 km² malgranda kompare kun aliaj similaj vilaĝoj pro abandono de la teritorio en 1410. La geografiaj koordinatoj estas 39°23′60″ N 2°56′60″ Ok.

Limas norde kun El Toboso; oriente kun Mota del Cuervo kaj Las Mesas; sude kun Socuéllamos kaj Tomelloso; kaj okcidente kun Campo de Criptana. La teritorio estas ebena escepte en la propra domaro kie estas la nura altaĵo kaj pro tio tie oni fondis la municipon kiel defendejo post la konkero al islamanoj.

Flaŭro kaj faŭno[redakti | redakti fonton]

Platbeka anaso (Anas platyrhynchos).
Himantopo (Hemantiopus hemantiopus).

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Ĉe la humidejoj estas vegetaĵaro de halofitoj. Ekzemple junkoj, salikornioj (Salicornia ramosissima), fragmitoj, ligeoj iame ege utilaj por fabriki alfon por agrikulturaj kaj tradiciaj necesaĵoj, ktp. Ĉirkaŭe estas arbustaro de tamariko.

En la resto de zonoj hegemonias arboj kiaj anzinoj, poploj, migdalarboj, akacioj kaj pinoj. Ekzistas ankaŭ granda vario de aromherboj kiaj timiano, rosmareno ktp.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

La migrantaj birdoj venas al humidejoj kie pro abunda saleco estas nur kelkaj malgrandaj krustuloj necesaj por kelkaj birdospecioj. Abundas la Platbeka anaso kaj aliaj specioj de Anasedoj, fulikoj ktp. Kelkaj el tiuj restas ankaŭ vintre. En areoj de densa vegetaĵaro reproduktiĝas la imperia ardeo kiu poste elmigras vintrumi. Estas en la humidejoj ankaŭ himantopoj kaj avocetoj. Ĝenerale videblas ankaŭ la Ridmevo, la Alaŭdfalko, la Marĉocirkuo kiel predantoj.

For de la humidejoj abundas roduloj, leporoj, serpentoj, falkoj, strigoj, perdrikoj, putoroj ktp.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (vitejoj -96,6% de la teritorio estas kultivebla kaj 83% de la tero kultivata estas vitejo- kaj terpomoj, el kiuj unu varianto portas la nomon de la vilaĝo) kaj brutobredado (ĉefe porkoj kaj ŝafoj). Estas ankaŭ iome da olivoj, kortobirdoj, ĉasado ktp. Tri industriaj areoj. Oni konstruas meblojn por IKEA. Estas instalaĵo de sunpaneloj. Sevoj, gastejoj, trinkejoj, rura kaj natura turismo, kiu interesiĝas ankaŭ pri fabrikoj, blazonaj domoj, festoj, kultura agado (muziko, teatro), gastronomio ktp.

Historio[redakti | redakti fonton]

En prahistoria epoko jam ekzistis setlejoj de iberoj. Same estis romia loĝantaro proksime de kruciĝo de du ŝoseoj kaj de romia ponto ankoraŭ ekzistanta super la rivero Záncara. La areo estis okupata de visigotoj kaj islamanoj en alta Mezepoko kaj poste nordaj kristanoj konkeris kaj loĝigis ĝin ĉirkaŭ la 13a jarcento. La nomo de la vilaĝo estis tiu de la altranga ekleziulo kiu estris ĝin de la komenco. Tiu konfliktis kontraŭ la episkopo de Toledo kiu klopodis ekposedi la teritorion sed malsukcesis. Dum la 14a jarcento ricevis titolon, dum la 15a abandoniĝis pro sinsekvaj epidemioj. En la 16a jarcento reloĝiĝis, sed la loĝantoj de la najbaraj vilaĝoj kiuj apropriiĝis de la terenoj plendis: sukcesis la novaj loĝantoj de la tiama Pero Muñoz. En la 18a jarcento konstruiĝis nobelaj domoj kun blazonoj fasadaj.

En la blazono aperas sur nigra fono la ruĝa kruco de la Ordeno de Santiago kiu fondis la vilaĝon. Aperas ankaŭ sur verda fono kastelo kiu ekzistis iam, sur ruĝa fono krono danke al la reĝino edzino de la imperiestro Karolo la 1-a, kiu titoligis la vilaĝon, kaj sur blua fono manoj kiuj intersalutas sin kiel simbolo de la paco farita tie post la Karlismaj Militoj.

En 1854 venis la fervojo, sed la loĝantoj malakceptis ties proksimecon, kiu tiam konsideriĝis danĝera kaj ĝi venis nur tra domaro Záncara. La industria disvolvigo de la loko okazis fine de la 19a jarcento kaj komenco de la 20a je la konto de inĝeniero Don Manuel Fraile, kiu konstruigis farunfabrikon, ŝoseon al Tomelloso kaj organizigis la enkondukon de elektro en 1906-1907. Ankaŭ organiziĝis industrio pri produktado de vino. La vilaĝo iĝis industria centro de la komarko.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Estas grava heredaĵo de nobelaj domoj el kiuj multaj montras blazonojn. Estas ankaŭ grava religia arkitekturo: renesanca kaj baroka preĝejo de Sankta Petro konstruita en 1700 kaj la ermitejoj de Nia Sinjorino de la Anĝeloj, de Sankta Mikaelo, de Nia Sinjorino de la Bona Nasko, de Sankta Isidro kaj de Sankta Kristoforo.

Estas ankaŭ natural kaj ekologia heredaĵo komponita de lagaro de tri lagetoj, kie la lageto de la Vega aŭ de la Pueblo, estas la plej grava, ĉar ĉiujare havas akvon (34 ha). Tie videblas nombraj specioj de migrantaj birdoj (ĉefe anasoj kaj vadbirdoj) danke al du rigardejoj. Ĉe la lageto estas ankaŭ interpretejo. La areo estas Naturrezervejo el 2002 kaj ZEPA el 1989.

Estas ankaŭ grava industria heredaĵo de antikvaj vinfarejoj, alkoholproduktejoj kaj du antikvaj farunfabrikoj, el kiuj unu de fino de la 19a jarcento ĉe la bordo de la rivero Záncara.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. García Pavón, Francisco (1996). Obras completas, Soubriet, paĝo 614.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]