Bolaños de Calatrava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Bolaños de Calatrava
Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Urbestro Eduardo Aniceto del Valle Calzado (PSOE)
Retpaĝaro [1]
Demografio
Loĝantaro 12.236  (2010)
Loĝdenso 139,2 loĝ./km2
Geografio
Areo 87.90
Bolanos mapamunicipal.png
v  d  r
Information icon.svg
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

Bolaños de Calatrava estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas bolañegos. La censita populacio en 2010 estis de 12.236 loĝantoj kaj la denseco estas de 139,2 loĝ/km².

Demografia evoluo
1900 1930 1950 1970 2000 2010
4.034 6.456 7.982 8.784 11.138 12.490

Situo[redakti | redakti fonton]

Bolaños de Calatrava estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la centra kerno de la komarkodistrikto Kamparo de Kalatrava en la centra parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 646 m; je 27 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo, kaj je 4 km okcidente de la plej proksima urbo nome Almagro. La areo de ties teritorio estas de 87.90 km². La geografiaj koordinatoj estas 38°54′20″ N 3°39′59″ Ok.

Krom kun Almagro, la urbo limas nordokcidente kun Torralba de Calatrava, je 14 km, kaj kun Daimiel norde je 17 km kaj sude kun Moral de Calatrava.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas inter du montaroj nome norde la Sierra de Moral kaj sudokcidente Sierra Pelada. La rojo Pellejero (Haŭtaĵejo) trapasas la urbeton sen esti ankoraŭ kanalizita. Ĝi estas alfluanto de la rivero Gvadiano.

La klimato estas varma kun grandaj fluktuoj inter somero kaj vintro kaj inter tago kaj nokto. Estas malvarma vintre kaj varmega somere; malmulte pluvas kaj estas fortaj ventoj. Ĉio tio okazigas grandan aridecon en la teritorio.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Cepoj de Bolaños.

Agrikulturo (ĉefe ne de irigacio) kaj brutobredado. Poste industrio pri transformado de agrikulturaj produktoj. Komence de la 21a jarcento, Bolaños elstaras pro magazenoj de fruktoj kaj legomoj kaj fabrikoj de sekigitaj fruktoj kaj frititaj terpomoj; sed menciindas ĉefe la prilaborado de konservoj kiaj de la melongeno de la Kamparo de Kalatrava, kiu gŭas de la protektita geografia marko de Melongenoj de Almagro.

Pri brutobredado, Bolaños de Calatrava estas centro de bredado de ŝafoj kun abunda produktado de lakto kaj viando. Ekzistas ankaŭ malgranda industrio de birdobredado el la 1950-aj jaroj kaj ĉefe el la 1960-aj jaroj. La duaranga sektoro estas reprezentata ĉefe de la jam menciit nutrindustrio kaj de la meblindustrio. Pri komerco la vilaĝo eksportas cepojn kaj aliajn nutrajn produktojn (ĉefe fruktojn), krom disponi de granda kamionaro por tiu transporto. La sektoro de servoj estas aktiva ĉar disponas de bankoj, asekurejoj, domvendejoj, riparatelieroj kaj tekstila komerco, kun trideko de vendejoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉefturo de la kastelo de Doña Berenguela.
Panoramo de Bolaños.
Placo España (Hispanio).

Oni trovis romiajn restaĵojn sude de la teritorio, krom muregoj kaj parto de la kastelo. De la arba epoko (Al Andalus) estas konstrupartoj norde kaj oriente de la kastelo, kie videblas restoj de banejoj kaj belaj arabeskoj. Dum la tuta 12a jarcento la teritorio estas batalejo inter kristanoj kaj islamanoj, nome almohadoj kaj la reĝo de Kastilio, la Ordeno de Templanoj, kiuj rezignis, kaj poste la Ordeno de Kalatrava, kiu finfine ekposedis ĝin, post la definitiva konkero post 1212, pro la Batalo de Las Navas de Tolosa. Sed tiu vilaĝo la reĝo Alfonso la 8-a donacis al sia filino Berenguela, kiu mendis la reloĝigon al galega kavaliro nome Bolaños, do la urbonomo devenas el familinomo.

Dum la 15a jarcento jam estis posedo de la Ordeno de Kalatrava, kiu aldonis la duan parton de la urbonomo. Dum la 16a kaj eĉ 17a jarcentoj estis ankoraŭ grava populacio de moriskoj, kiuj pli malpli integriĝis aŭ ekziliĝis.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kastelo de Doña Berenguela
  • Preĝejo Sankta Filipo kaj Santiago
  • Ermitejo de Sankta Kosmo kaj Sankta Damiano
  • La gastejo de Borondo
  • Sanktejo de la Virgulino de la Monto
  • La Neĝoputo
  • Kazino de la Krado
  • Ruinoj de Urbodomo ĉe la strato Sancha López del Peral

Kastelo de doña Berenguela[redakti | redakti fonton]

La kastelo estas fortikaĵo araba konstruita inter la 10a kaj 11a jarcentoj el bazalta ŝtono, kalkoŝtono, gipso kaj briko. Ĝi estas 43,70 m larĝa, 40,85 m longa kaj 7,40 m alta. Estas kreneloj kaj interne arabaj restoj: banejo, cisternoj kaj muroj de iamaj ĉambroj. Havas du turojn, la ĉefturo, kun ublieto en la suba parto kaj la turo Prieta de kiu konserviĝas nur malgranda parto. Dekomence ĝi protektis la vojon el Kordovo al Toledo, poste estis sidejo de la Ordeno de Kalatrava kaj en 1520 dum la Milito de la Komunumoj de Kastilio repariĝis por kontraŭstari la insurekcion. Post periodo de abandono fine de la 20a jarcento uziĝis por kulturaj eventoj kaj en 2003 aperis arkeologiaj restaĵoj (ĉirkaùfosaĵo) en subaj partoj.

Preĝejo de Sankta Filipo kaj Santiago[redakti | redakti fonton]

Estas konstruaĵo de transiro de la Gotiko al Renesanco. Estas unusolanava kun poligona altarejo. La kovro estas de stelformaj volboj. Estas kvar flankaj kapeloj, el kiuj unu estas baptisterio kun baptujo de la 16a jarcento. La fasado estas ornamataj de rozo, arko kaj la kruco de Kalatrava.

Ermitejo de Sankta Kosmo kaj Sankta Damiano[redakti | redakti fonton]

Ermitejo de Sankta Kosmo kaj Sankta Damiano "El Cristo".

Estas ermitejo de la 15a jarcento, rekonstruita amplekse en la 18a jarcento, adoptante modelojn malfrubarokajn de la epoko. Ĝi havas formon de latina neregula kruco, kun elipsa kupolo, ornamata per pentraĵoj vegetalaj kaj pri la Sanktaj Patroj Latinaj de la Eklezio. La volbo reprezentas la simbolojn de la kvar evangeliistoj (aglo de Johano, taŭro de Luko, leono de Marko kaj anĝelo de Mateo) en separataj medalionoj. Elstaras la retablo de stilo de baroko de la 18a jarcento.

Gastejo de Borondo kaj romia ponto[redakti | redakti fonton]

Estas survoja gastejo tipa manĉa, konstruita sur romiaj fundamentoj. Ĝi estis konstruita en la 16a jarcento kun muro kiu alternas brikojn. De tiu epoko devenas la blazona pordego kun du kolonoj, el kiuj unu estis ŝtelita. EStas ŝtonpavima korto kun tura kolombejo. De la romia epoko restas ŝtonaj bazaĵoj ĉe la fundamentoj, ŝtona akvujo kun kanalaĵo ktp. Kaj je ĉirkaŭ 100 m estas romia ponto de du pontarkoj, el ŝtonoj kaj brikoj kaj kun po pilierbeko ĉiuflanke. La aro ege gravas ekde kiam aperas menciita de Miguel de Cervantes en sia famega verko: “Kiĥoto”.

Festoj[redakti | redakti fonton]

  • La "pañolá" pri tukoj, per kiuj oni kolektis iam donacoj por la animoj de la purgatorio. 4a de februaro.
  • Karnavalo el sabato al merkredo, kun enterigo de sardino. Maskobaloj kaj "dirta" maskerado per malnovegaj kaj eksmodegaj vestaĵoj. Parado de ornamaj ĉaroj.
Los armaos realizando "La estrella"
  • Sankta Semajno, kie elstaras krom la kutimaj procezioj de figuroj rilate al la pazio de Kristo la ceremoniaj paradoj de romianoj kun armiloj, kiu ekzemple faras figuron de stelo.
  • Kamparfesto de la Virgulino de la Monto, lasta dimanĉo de aprilo. Ĉe ermitejo ĉirkaŭ kiu oni starigis domaron lastatatempe. La Virgulino portas ĉapelon de paŝtistino kaj la ermitejon oni ornamas per floroj. Aŭkcio de ormedalo kaj donaco de monbiletoj al la Virgulino (pastroj).
Konkurenco de amikaroj
  • Festoj de la Kristo, meze de septembro. Konstruado de vegetalaj oferaĵoj, kaj ĉefe de bastonoj plentornamaj. Propono al la Kristo de branĉetoj de bazilio, kio populare nomigas la feston, kiel "Fiesta de la albahaca" (bazilio).

Gastronomio[redakti | redakti fonton]

Fritaĵoj nome "Tortillas de Rodilla" [tortIjas de rodIja].

Kolbasoj el porko kaj viandaĵoj el ŝafo, konservoj kaj pladoj baze el pano. Frititaj dolĉaĵoj. El fiŝoj nur moruoj. Multaj legomoj el la fruktoĝardenoj. Melongenoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]