Socuéllamos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Socuéllamos

Blazono

Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Urbestro Sebastián García Martínez (PP)
Retpaĝaro Ayuntamiento
Demografio
Loĝantaro 13.651  (2010)
Loĝdenso 36,49 loĝ./km2
Geografio
Areo 374.10
v  d  r
Information icon.svg
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

Socuéllamos [Socuéllamos] (Ŝirmejo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝia municipa teritorio havas etendon de 374,10 km² pro kio ĝi okupas la 17an lokon el 98 municipoj de la provinco.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas socuellaminos. La censita populacio en 2010 estis de 13.651 loĝantoj kaj la denseco estas de 36,49 loĝ/km².

Situo kaj geografio[redakti | redakti fonton]

Socuéllamos estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Manĉa Centro en la plej nordorienta pinto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 632 m; je 100 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 374.10 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok.

Limas norde kun la municipoj de Pedro Muñoz (Ciudad Real) kaj Mota del Cuervo (Cuenca); oriente kun Las Mesas (Cuenca) kaj Villarrobledo (Albacete); sude kun Alhambra (Ciudad Real); kaj okcidente kun Tomelloso (Ciudad Real). La klimato de Socuéllamos estas de tipo mediteranea kontinenta.

La teritorio estas en la komenca parto de la baseno de la rivero Gvadiano kaj ties alfluanto Záncara.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj eĉ el la Paleolitiko. Estis gravaj setlejoj el la Bronzepoko, kiuj poste senhomiĝis. Unuaj dokumentoj kiuj mencias la vilaĝon estis de 1298.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Escudero Buendía, Francisco Javier. "Tras los orígenes de la Mancha de Vejezate: Pedro Muñoz, Socuéllamos, Tomelloso, Las Mesas, Mota del Cuervo, Villarrobledo". Excmo. Ayuntamiento de Socuéllamos, 2001. -Arqueología-.
  • San Andrés Galiana, Porfirio. "Socuéllamos". Perea Ediciones, 1996 (Reed. 1999, 2007)- Historia-.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]