Arroba de los Montes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Arroba de los Montes
Flago
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Urbestro Antonio López Herance
Retpaĝaro [1]
Demografio
Loĝantaro 523  (2010)
Loĝdenso 8,48 loĝ./km2
Geografio
Areo 61.70
Arroba de los Montes.png
v  d  r
Information icon.svg
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

Arroba de los Montes (Arobo de la Montoj, sed eble la araba etimologio rilatas al mielo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas Arrobeños. La censita populacio en 2010 estis de 523 loĝantoj kaj la denseco estas de 8,48 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Arroba de los Montes estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montoj (Ciudad Real) en la nordokcidenta parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 720 m; je 65 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 61.70 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°09′14″N 4°32′38″Ok.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (cerealoj kaj olivarboj) kaj brutobredado. Abelbredado. Ĉasado kaj fungokolektado (laktagarikoj).

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis prahistoriaj setlejoj, kiel pruvas surrokaj pentraĵoj (bovedo kaj cervo), ŝtonaj iloj kaj megalitikaj konstruaĵoj ĉefe ĉe la riveroj Gvadiano kaj Tamujar. Estas kastroj de la Ĥalkolitiko kaj ruĝa pentraĵo de diino. Kvankam ne estis romiaj restaĵoj en la municipa teritorio ja estis en la ĉirkaŭoj, kiel pruvo de homa setlado dum la romia epoko. Dum la epoko de Al-Andalus plej verŝajne tiuj teritorioj estis apenaŭ loĝataj kiel kutime en teritorioj landlimaj maj suferantaj invadojn kaj militojn.

En la Mezepoko estis teritorio de la urbo de Toledo kune kun najbaraj vilaĝoj, ĉar tiu urbo aĉetis ĝin januare de 1246 al la reĝo Fernando la 3-a. La reloĝadon faris nordaj enmigrintoj, inter kiuj rabistoj, kiuj estis tialo de konfliktoj kun la loĝantoj (ĉefe brutobredistoj kaj abelbredistoj). La najbaraj vilaĝoj kunsidis en Retuerta del Bullaque. Nur dum la 19a jarcento tiuj vilaĝoj sendependiĝis el la urbo de Toledo.

Post la Hispana Enlanda Milito funkciis rotoj de gerilanoj kontraŭ la reĝimo de Francisco Franco ĉefe el 1944 al 1946.

Notoj[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]