Membrilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Membrilla
Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Urbestro Manuel Borja Menchén
Retpaĝaro www.aytomembrilla.org
Demografio
Loĝantaro 6.362  (2010)
Loĝdenso 44,2 loĝ./km2
Geografio
Areo 143.94
v  d  r
Information icon.svg
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

Membrilla [membrIja] (cidonio) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝi estas konata kiel ĉefurbo de la melono.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas membrillatos. La censita populacio en 2010 estis de 6.362 loĝantoj kaj la denseco estas de 44,2 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Membrilla estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Manĉa Centro en la centra parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 670 m; je 79 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 143.94 km². La geografiaj koordinatoj estas 38°58′20″ N 3°20′54″ Ok.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La deveno de la nomo de tiu vilaĝo estas konfuza kaj estas diversaj teorioj kiuj klopodas klarigon. Laŭ unu el tiuj la nomo devenus el antikva urbo Marmaria, kiu el greka Μάρμαροç (Mármaros) signifus marmoron, brilan, kaj de tie iĝus Marmellaria (laŭ apero en buleo de la papo Honorio la 3-a). En la Mezepoko iĝus Membriella, kaj poste La Membrilla ĝis mallongigo al la nuna Membrilla. Alia teorio asertus, ke la deveno estus en la nomo de Mambla aŭ Mambrilla, el motilla aŭ surmonteta fortikaĵo de humideja ebenaĵo kiu estus kie nun estas la ermitejo de la Virgulino de la Dorno, iame okupata de la kastelo Tocón.

Historio[redakti | redakti fonton]

Melono de La Manĉa.

Laŭ la unua teorio pri toponimio la fondo estus ligata al greka setlejo, kvankam jam estis setlejo de la Bronzepoko. La fortikaĵo estis sinsekve romia, visigota kaj araba. En 1212 post la batalo de Las Navas de Tolosa la teritorio restis en kristana posedo kaj la Ordeno de Santiago respondecis pri la reloĝigo. En 1237 jam aperas citata La Membriella en dokumento.

La forpelo el Hispanio de la moriskoj, en 1610, estis granda frapo kaj malprofito por tiu komunumo, kiu perdis subite okdek familiojn, tio estas pli da dekono de sia totala populacio.

San Carlos del Valle, domaro de Membrilla, sendependiĝis dum la 18a jarcento.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (vitejoj, olivarboj, cerealoj, melonoj) kaj brutobredado. Iome la safrano, servoj, komerco, industrio.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

La plej fama hispana dramaturgo Lope de Vega verkis inter multaj la teatraĵon El Galán de la Membrilla (La viro el Membrilla), kiun subskribis la 20an de aprilo de 1615; en ĝi li priskribas la kamparanan vivon kie elstaras la kulturo de la vino kaj vinproduktado.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Muelejoj, kiaj tiu Rezuelo, kun origina strukturo, ĉe la rivero Azuer.

Notoj[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]