Batalo je kazerno de Czajanek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Batalo je kazerno de Czajanek
Konflikto: Germana okupo de Bohemio kaj Moravio
Kazerno de Czajanek en Místek en la jaro 1938
batalo
Daŭro: 14-a de marto, 1939, de 18:15 ĝis 18:45 horo
Loko: Místek, Ĉeĥoslovakio
Rezulto: okupo de la kazerno fare de germana armeo
Flankoj
Germana imperio Ĉeĥoslovakio Ĉeĥoslovakio
Komandantoj
kolonelo Paul Stoewer kapitano Karel Pavlík
Forto
1200 soldatoj de Wehrmacht
kaj SS,
1 kontraŭtanka kanono,
1 kirasita veturilo
3 rotoj, proksimume 250–300 viroj
Perdoj
6–18 mortintoj
a 6 dekoj da vunditoj,
damaĝigita kirasita veturilo
neniaj mortintoj, 2 leĝere vunditoj
vdr

Batalo je kazerno de Czajanek estis armita kunpuŝiĝo inter ĉeĥoslovakaj kaj germanaj soldatoj, kiu okazis la 14-an de marto 1939. Temis pri ununura konata pli karakteriza batalo de la ĉeĥoslovakaj soldatoj kontraŭ la germana armeo dum okupado de la resto de Bohemio kaj Moravio kaj Silezio en marto de 1939.

Situacio antaŭ la batalo[redakti | redakti fonton]

La kazerno en Místek enloĝata de la ĉeĥaj soldatoj troviĝis en spacoj de eksa tekstila fabriko de Johann Czajanek, kiun la ĉeĥoslovaka armeo aĉetis en la jaro 1933. Ĝi situis rande de la urbo proksime de ponto trans rivero Ostravice, kuniganta tiam la memstarajn urbojn Frýdek kaj Místek. Tiutempe estis en la kazerno dislokita neplena la III-a bataliono de la 8-a infanteria regimento Silezia, konsistanta el la naŭa, deka kaj la dekdua rotoj - pro influo de manko de rekrutaj jaroj 1936 kaj 1937, el kiu unu estis antaŭ nelonge tralasita kaj la dua alikomandita, kaj foriro de soldatoj devenantaj el Slovakio, kreis grandan parton de soldatoj freŝaj novuloj, kiuj ankoraŭ faris eĉ ne bazan ekzercon. Plie pro nuligo de defenda taĉmento la pli pezaj armiloj kaj pli granda parto de municio estis antaŭ nelonge transveturigitaj en munician deponejon en Staříč.

Post tio, kiam Slovakio proklamis la 14-an de marto 1939 mallongtempe post tagmezo sendependecon, forveturis posttagmeze delegitaro frunte kun prezidento Emil Hácha per trajno Berlinon, por ke ili konstatu, kiajn intencojn Hitler havas kun la ĉeĥa parto de Ĉeĥoslovakio. La germana plano estis okupi la ĉeĥan teritorion dum la 15-a de marto, sed por ke ĝi malebligu al eblaj agadoj de Pollando, kiu faris pretendojn por la restanta parto de Teŝina Silezio, devis esti Teŝinio kaj apuda parto de Moravio (kien apartenas ankaŭ Místek) okupitaj jam vespere de la antaŭa tago. Post la 17-a horo la 14-an de marto tiel enpaŝis sur la teritorion de la tenajligita respubliko la unuaj germanaj taĉmentoj.

Du germanaj kolonoj gvidataj de kolonelo Paul Stoewer kreis sudan alon de la manovro. Ili transpaŝis la limon en Příbor kaj celis orienten al Místek, al kiu ili alveturis antaŭ la sesa horo. Okupinte la gravajn lokojn en la urbo daŭrigis la unua kolono preter la kazerno al Frýdek - patrolo el la kazerno ja ekregistris ilin kaj anoncis, sed en duonmallumo ili konjektis, ke temas pri ĉeĥoslovakaj ĝendarmoj. La dua kolono por momento post tio haltis antaŭ la enirejo de la kazerno proksimume je la 18-a horo kaj 15 minutoj.

Paso de la bataloj[redakti | redakti fonton]

El la gvidanta veturilo elaŭtomobiliĝis oficiro kaj kelke da soldatoj, la oficiro paŝis direkte al soldato Sagan havanta gardodeĵoron ĉe la pordego. Tiu ekreagis per preparita pafilo, per ekvoko "Haltu!" kaj per ekpafo en aeron. La germana oficiro elvokis la gardodeĵoranton, por ke li kapitulacu, kaj li eltiris armilon, kio gvidis al mallongtempa interpafado, en kiu la gardostaranto estis vundita kaj la oficiro mortigita.

La pafado mobilizis la loĝantaron interne de la kazerno. La komandanto de la bataliono, kolonelo Štěpina, klopodis kontakti la komandantejon, la defendadon de la kazerno ekprenis komandanto de maŝinpafila roto, kapitano Karel Pavlík. Estis eldonitaj armiloj, la defendantoj komencis dislokiĝi tra areo de la kazerno kaj el fenestroj kaj el tegmentoj pafi kontraŭ la germanoj. Tiuj havis influe de nepreteco por rezisto grandajn perdojn, sed post la komenca ĥaoso ili komencis ataki kaj ĉirkaŭigi la objekton tra ĉirkaŭa parko. Alveturigita kontraŭtanka kanono komencis kanonadon kontraŭ la kazerno, kontraŭ la konstruaĵo estis celitaj lumbrigantaj reflektoroj,alveturis superfortoj el la unua kolono. Ĝis la korto de la kazerno enveturis la germana kirasita veturilo, sed la pafado per trapenetrigaj kartoĉoj devigis la damaĝigitan veturilon retiriĝi, same kiel estis repuŝataj kelkaj piedaj sturmoj.

Granda problemo de la defendantoj estis manko de municio - kiam ĝi komencis fini, ili pafis pro kreo de impreso de pafado eĉ per blindaj kartoĉoj. Proksimume post duonhoro de bataloj kolonelo Štěpina sukcesis kuniĝi kun la komandantejo kaj li eldonis tial per trumpetado ordonon fini la pafadon kaj kapitulaci. Kiel intertraktanto estis komisiita leŭtenanto Karel Martinek.

Post la batalo[redakti | redakti fonton]

La rezulto estis okupo de la kazerno kaj malarmigo de la defendintoj fare de la germanaj soldatoj. En la ĉeĥa flanko estis du vunditoj, en la germana flanko indikoj neoficiale diversiĝas - 6 ĝis 18 mortigitoj kaj dekoj de vunditoj. Spite al timoj oni ne traktis kun la defendintoj malbone. Post kelkhora trarigardo kaj la germana marodado de la kazerno la militkaptitoj estis tralasitaj - oficiroj la saman tagon, la soldatoj post kelke da tagoj, kiam ili estis fermitaj kaj gardataj en la kazerno.

Mallongaj informoj pri la bataloj venis ankaŭ al prezidento Hácha, kiu estis sekve nokte el la 14-a je la 15-a de marto en Berlino devigita aprobi la planon de Hitler pri okupo de la resto de la ĉeĥaj landoj matene la 15-an de marto.

Kelkaj el la soldatoj, ekz. komandinto de la defendo kapitano Pavlík kaj intertraktanto leŭtenanto Martínek, pli poste alliĝis al kontraŭnazia rezistmovado.

Pluaj informoj[redakti | redakti fonton]

  • la 6-a de novembro 1953 havis premieron teatraĵo de Milan Jariš Přísaha (Ĵuro), inspirita de la eventoj en Frýdek-Místek. En la jaro 1956 filmis Jiří Sequens laŭ tiu ĉi ludo filmon Neporažení (Nemalvenkitaj)
  • En la jaro 1989 estis sur loko de la batalo (hhodiaŭ ĉe vojkruciĝo de stratoj de la 8-a infanteria regieto kaj Ĉefa avenuo) sevualigita malgranda monumento. Pli poste al la monumento estis instalita grandformata informa tabulo. La evento estadas sur tiu ĉi loko ĉiujare rememorigata de agadoj de urbo Frýdek-Místek kaj patriotoj el asociiĝo Svornost.
  • Kazerno de Czajanek estis detruita parte en la jaro 1940, plimulto poste fine de la 1970-aj jaroj. Sur tiu ĉi loko estis poste konstruita infanĝardeno por apuda loĝdomaro.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]