Beate Mielke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
historia situacio antaŭ la komputilo en Falkstr. 25

Beate MIELKE estas germana esperantistino, kiu naskiĝis en Schwelm en Nordrejn-Vestfalio kaj post 30 jaroj en Berlino fine de la 2010-aj jaroj translokiĝis al Schönberg ĉe Kijlo, poste al Bremeno kaj Idar-Oberstein.

Beate Mielke lernis Esperanton en 1990 kaj dum jaroj aktive partoprenis la "Ĵaŭdan Rondon" de la urba Esperanto-movado. Ekde la jaro 1997 ŝi enretigis la paĝojn de la asocio Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio kaj ties urba subasocio Esperanto-Ligo Berlin, kiuj ankaŭ inkluzivas la Esperanto-Informilon Berlino-Brandenburgio.

Produktitaj retpaĝoj[redakti | redakti fonton]