Beaufort (Nord)
| Beaufort | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Komunumo | |
| Lando | Francio | |
| Regiono | Nordo-Kaleza Markolo | |
| Departemento | ||
| Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | |
| Kantono | Hautmont | |
| Urbestro | S-ro François Monet 2008-2014 |
|
| Poŝtkodo | 59330 | |
| Kodo laŭ INSEE | 59058 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 1 012 (1999) | |
| Loĝdenso | 79 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
50°12′56″N 3°57′54″O / 50.21556°N, 3.965°OKoordinatoj: 50°12′56″N 3°57′54″O / 50.21556°N, 3.965°O | |
| Alto | 154 m - 207 m | |
| Areo | 12,76 km² | |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | |
Beaufort estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 1 012 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Beaufort estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Hautmont, kiu situas inter Aulnoye-Aymeries kaj Maubeuge, en la suda parto de la natura baseno de la rivero Sambre.
La vilaĝo Beaufort troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas kerne de natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Beaufort etendiĝas sur 12,76 km².
Historio [redakti]
La nomo de la vilaĝo devenas de turo konstruita en 1173 de la grafo de Henegovio por defendi la henegovian landon kontraŭ la landsinjoro de Avesnes-sur-Helpe. Tiu tereno estis finfine heredita de Avesnes en la 14-a jarcento.
Vidindaĵoj [redakti]
Ankoraŭ videblas la ruinoj de la ĉefturo, kiu datiĝas de la 12-a jarcento kaj estas kromnomita "tour sarrasine". La loka preĝejo datiĝas parte de la 16-a, parte de la 18-a jarcentoj. Ĝia navo ĉefe konsistas el brikoj, kaj ĝia turo havas kvadratan aspekton.
Administrado [redakti]
Beaufort apartenas al la kantono de Hautmont, kies ĉefurbo estas Hautmont. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.