Beaufort West
Beaufort West (angle) aŭ Beaufort-Wes (afrikanse) estas urbo kun 34.000 loĝantoj (2011) en la komunumo Beaufort West, distrikto Centra Karuo, provinco (Okcidenta Kabo) en Sud-Afriko. Najbaraj urboj estas Laingsburg 198 kilometroj, Prince Albert 159 kilometroj kaj Oudtshoorn 179 kilometroj. [1] [2]
La komunumo estis fondita en 1818 kaj nomita Beaufort laŭ Henry Somerset, 5-a Duko de Beaufort. Somerset estis la patro de la guberniestro de la kab-kolonio Charles Somerset.
Nuntempe Beaufort West estas konata pro sia pejzaĝo, la nacia parko Karuo, ŝaf-bienoj kaj turismaj instalaĵoj.
Konataj personoj
- Christiaan Barnard, kirurgo de la unua kor-transplantado
Fontoj
Eksteraj ligiloj