Belga Laborista Partio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Belga Laborista Partio
partioorganizaĵo
Komenco 5-a de aprilo 1885 vd
Fino 28-a de junio 1940 vd
Poste Belgia Socialista Partio vd
Lando(j) Belgio vd
Sidejo Bruselo
Ideologio

demokrata socialismo

Membro de Laborista kaj Socialista Internacio vd
Posedatoj Maison du Peuple vd
vdr

La Belga Laborista Partio, konata kiel la Belgische Werkliedenpartij (BWP) en la nederlanda kaj Parti Ouvrier Belge en la franca, estis la unua granda socialista partio en Belgujo, fondita en 1885.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Aprilo 1885, 112 kunvenis en ĉambro de la kafejo De Zwaan sur la Granda Placo en Bruselo, en la sama loko kie la Unua Internacio kunvenis, kaj kie Karl Marx verkis la Komunistan Manifeston. Ĉe ĉi tiu kunveno la Belga Laborista Partio (POB aŭ PWP) estis kreita. Kelkaj grupoj estis reprezentitaj ĉe ĉi tiu kunveno, inter kiuj estis la BSP de Edward Anseele. La membroj estis ĉefe metiistoj kaj ne laboristoj de industriaj centroj (kun la escepto de Gento). Dum la verkado de la programo por la nova partio, oni timis ke radikala programo fortimigus laboristojn. Pro tio, oni decidis ke la vorto socialismo ne estus menciata en la nomo de la partio, decido kiu estis defendita de Cesar De Paepe (1841-1890).

La Ĉarto de Quaregnon de 1894 liveris la doktrinan bazon por la belgaj socialistoj de 1894 ĝis 1979. Antaŭ 1919, la distrikta sistemo por belgaj balotadoj ege malhelpis la Laboristan Partion obteni seĝojn en la parlamentoj de Flandrio, kaj la socialista estro, Edward Anseele, estis elektita en Lieĝo. Post 1919, universala voĉdonado por viroj kaj proporcia reprezentado ege pligrandigis la forton de la partio en la parlamento, kaj ĝi partoprenis en kelkaj registaroj.

En la balotado de 1919, la Belga Laborista Partio gajnis 36.6% da la voĉoj kaj pligrandigis sian parlamentan reprezent(ad)on de 26 al 70 seĝojn. Ĉi tio estis sufiĉa por nei la majoritaton al la Katolika Partio, kiun ĝi ĝuis ekde 1884, kiu devigis la Katolikan Partion formi koalicion kun la Laborista Partio, formante kabineton kiu enhavis membrojn de la Laborista Partio. La Belga Laborista Partio uzis ĉi tiun oportunon por postuli kaj pasigi reformojn kiaj la nuligon de leĝo kiu malpermesis strikon, labortagon de 8 horoj, pensiojn por maljunuloj, heredajn impostojn, kaj progreseman enspezimposton.

La partio estas ano de la Laborista kaj Socialista Internacio inter 1923 kaj 1940.

Post la Dua Mondmilito, la plimulto de la oficialistoj de la BWP/POB kunvenis por fondi la Belgan Socialistan Partion.