Beltinci
Beltinci, hungare Belatinc, germane Fellsdorf estas vilaĝo kaj samtempe municipo en Slovenio, en provinco ’’’Prekmurje’’’, en statistika subregiono ’’’Pomurska’’’. Administre apartenas al Beltinci la jenaj 7 vilaĝoj: Bratonci, Dokležovje, Gančani, Ižakovci, Lipa (Beltinci), Lipovci, Melinci.
Bazaj informoj
Situo
La vilaĝo situas laŭ rojo, proksime de Mura, laŭ ĉefvojo Murska Sobota-Lendava-Hungario. Maribor troviĝas 50 km-ojn for.
Historio
La unua mencio devenis el 1322. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Zala (reĝa departemento), al distrikto de Lendva, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj. Inter 1941-1945 Belatinc denove apartenis al Hungario, ekde 1991 al Slovenio.