Benshi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Benŝi)

Benshibenŝiisto (japane 弁士, koree: 변사 - bjeonsa) estis parolisto, kiu dum la unuaj jaroj de la japana kino klarigas la enhavon de silenta filmo dum la filmo estas projekciita. Benŝiisto estas la antaŭulo de tio, kion ni hodiaŭ nomas " rakontanto ". En Japanio, diferencoj en lingva kaj kultura fonoj necesigis ke oni devis vorte doni klarigojn dum la filmprezentado.

La rakontoj kaj klarigoj de la benŝiisto estis grava ero de la frua japana kinosperto kaj multaj benŝiistoj eĉ famiĝis. La pli aĝa frato de Akira Kurosawa estis benŝiisto kaj enkondukis la junan Akira al kinarto. Iuj, kiel Mitsuru Okura, fariĝis posedantoj de filmkompanioj. Iuj el la plej famaj estis Ueda Hoteiken, konata kiel "S-ro ĉiosciulo", kaj Musei Tokugawa.

Post la ekesto de sonkino en Japanio profesiaj benŝiistoj estis devigataj serĉi alian laboron ekzemple kiel komikistoj (jp: 落語家 - rakugo-artisto), prelegantoj, prezentistoj en kamiŝibajoj (bildrakontaj spektakloj). Tamen eĉ nuntempe (ĉefe en Tokio kaj Osako) ekzistas sufiĉe multaj kinejoj (ekzemple 澤登翠(Midori Sawato) aŭ 大森久美子 (Kumiko Omori), kiuj montras silentajn filmojn, kaj kiuj dungas sufiĉe multajn aktivajn benŝiistojn por la projekciado de silentaj filmoj.

Estis japanaj benŝiistoj en Tajvano kaj Koreio. En Tajvano, oni skribis en la hakaa lingvo kiel "benshi"[1]. En la korea lingvo oni referas al ĝi kiel "변사" (rakonto).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 老辯士配音 原鄉人講客語[rompita ligilo]、聯合報

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]