Benelukso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Benelŭ schematic map.png
Benelukso

Benelukso estas kuniĝo de la tri najbaraj reĝlandoj Belgio, Nederlando kaj Luksemburgio en nord-okcidenta Eŭropo, kiu ekonomie laboras kune, ĉefe por konstitui pli grandan unuon fronte al pli grandaj landoj.

La tri landoj de Benelukso havas fortajn leĝodonajn kaj jurajn ligojn inter si.

Etimologio

Dosiero:LocatieBenelŭ.png
Situo de Benelukso en la mondo kaj en Eŭropo

La nomo Benelukso devenas de la unuaj silaboj de la tri landonomoj: Belgio, Nederlando kaj Luksemburgio. Ĝi estas landaro en nord-okcidenta Eŭropo. Komence la nomo estis uzata por Beneluksa Dogana Unio (1944-1960), poste por Beneluksa Ekonomia Unio, kaj pli poste ekhavis pli vastan sencon.

Historio

Tra historio la tri landoj beneluksaj estis ĉiam tre ligitaj inter si. La malnovaj Nederlandoj hispanaj, poste aŭstriaj enhavis proksimume la samajn regionojn.

Dum la 19-a jarcento, Belgio kaj Luksemburgio sendependiĝas kaj, tre rapide, aperas neceso de ekonomia unuiĝo.

Konstruo de Benelukso

La subskribo, la 25-an de julio 1921, de la traktato kreanta la ekonomian unuiĝon belga-luksemburgan estas antaŭpaŝo de la kreado de Benelukso. La ekonomiaj limoj estas forigitaj kaj la monunuoj fikse ligitaj kun egala valoro. Sed nur en 1944, fine de la Dua mondmilito, Nederlando, Belgio kaj Luksemburgio konsentis pri forigo de la doganpagoj ĉe iliaj landlimoj kaj pri komuna impostado de varoj venintaj de ekster Benelukso.

Limoj

En 2004 oni subskribis novan traktaton rilate la kompetentecon de polico dum limtransira batalado kontraŭ krimoj. Novaĵo estas, ke la policanoj nelimigite kaj sen antaŭa permeso rajtas vojaĝi, aresti kaj porti armilojn interne de la Benelukso. Tio superas la Traktaton de Schengen. Oni antaŭvidas ke la parlamentoj aprobos la traktaton.

Vidu ankaŭ

Satelita bildo de Benelukso

Eksteraj ligiloj

greke Beneluksa Ekonomia Unio greke "Beneluksa Parlamento", la interparlamenta konsilio greke Beneluksa juĝejo Ŝablono:Ĝermo-geografio