Berberis x media

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Berberis ×media estas hibrido el la genro Berberisoj (Berberis). Ĝi estas la rezulto el la krucigado inter Berberis thunbergii kaj Berberis ×hybrido-gagnepainii.

La vintraverda rondeca arbusto havas maldensan branĉaron kaj povas fariĝi 2,5 metro; la ruĝe brunaj branĉoj estas glataj, la folidornoj estas unu ĝis tripartaj brilaj kaj ĝis 2,5 cm longaj. La folioj estas oblongaj ĝis ovoforaj, la supera surfaco estas forte brilaj kaj malhelverdaj, la malsupra surfaco bluverda kaj havas pikilan folirandon. La flavaj floroj aperas de majo ĝis junio kaj staras unuope aŭ kvarope. Fruktoj aperas malofte.

Berberis ×media estas ofte uzata kiel ligna ornamplanto. ‚Parkjuwel‘ kaj ‚Red Jewel‘ estas du kultivaroj de de tiu hibrido.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Roloff, A. , A. Bärtels:Flora der Gehölze. Bestimmung, Eigenschaften und Verwendung|Auflage. dua eldono. Eugen Ulmer. Stuttgart (Hohenheim). 2006.ISBN=3-8001-4832-3
  • Robert Zander: Zander. Handwörterbuch der Pflanzennamen. Eld. de Walter Erhardt, Erich Götz, Nils Bödeker, Siegmund Seybold. 17. Auflage. Eugen Ulmer, Stuttgart 2002, ISBN 3-8001-3573-6.