Berenguer de Palou la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Berenguer de Palou la 2-a
Episkopo de la katolika Eklezio
Berenguer de Palou la 2-a kaj Jakobo la 1-a de Aragono
Berenguer de Palou la 2-a kaj Jakobo la 1-a de Aragono
Persona informo
Naskiĝo ?
Morto 1241
en Barcelono
Tombo Katedralo de Barcelono vd
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Kronlando de Aragono vd
Konsekrado 1212
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • diplomatomilitistopolitikisto vd
Episkopo de Barcelono
Dum 12121241
Antaŭulo Pere de Cirac (1207 - 1211)
Sekvanto Pere de Centelles (1241 - 1252)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Tombo de Berenguer de Palou la 2-a en Katedralo de Barcelono

Berenguer de Palou la 2-a (? - 1241) estis episkopo de la diocezo de Barcelono de 1212 ĝis 1241. Li komencis kiel kanoniko de la Katedralo de Sankta Eŭlalia de Barcelono kiam lia onklo, Berenguer de Palou la 1-a, estis episkopo de la urbo (1200 - 1206)[1]. Berenguer fariĝis unu el la ĉefaj kunlaborantoj de la reĝo Jakobo la 1-a de Aragono.

En 1212, malmultan tempon post kiam li estis konsekrita episkopo, li foriris kun la reĝo Petro la 2-a de Aragono al krucmilito kontraŭ la islamaj Almohadoj en batalo konata kiel la Batalo de Las Navas de Tolosa, en la Provinco Ĥaeno.

En 1219 li partoprenis en la 5-a krucmilito kontraŭ Damieta, en Egiptio, alportante 50 kavalirojn kaj plurajn soldatojn.

El religia vidpunkto li starigis gravajn fondaĵojn por la plej senhelpaj homoj, donante la kastelon de Avinyonet del Penedès kaj aliajn personajn bienojn. Li favoris la fondon de la ordeno de la Virgulino de la Favoro en 1218. En 1219 li ankaŭ favoris la enkondukon en Barcelonon de la ordenoj de la Dominikanoj kaj Franciskanoj.

En 1233 li estis elektita ĉefepiskopo de la kapitulo de Taragono, sed la Papo Gregorio la 9-a malaprobis la elekton kaj malfaris ĝin.

En 1225 li partoprenis kun Jakobo la 1-a en la sieĝado de Peñíscola.

Lia kunlaborado kun la reĝo intensiĝis planante la konkeron de Majorko, en kiu li partoprenis alportante 99 kavalirojn kaj 1 000 soldatojn. Kiel rekompenco, li akiris 875 kavalierojn kaj 8 muelejojn, en tio kio hodiaŭ estas konata kiel la komunumo de Calviá, en la tiel nomata regiono de la pajrejo. Dum la operacoj kontraŭ islamanoj kiuj rezistis en la insulo, li estis vundita kaj oni amputis lian piedon.

En 1237 li kontribuis en la fondo de la Konvento de Klaraninaj monaĥinoj (Monaĥejo de Pedralbes) de Barcelono (kvankam la almozulaj ordenoj ne konstruis monaĥejojn sed konventojn, tiu de Pedralbes estas ankaŭ konsiderata monaĥejo).

En 1238 li partoprenis en la konkero de la tajfoj de Balensiya en Valencia kaj Denia. Kiel rekompencon li ricevis plurajn domojn kaj la Sinjorejon de Almonesir.

Berenguer de Palou mortis en 1241 kaj estis entombigita en kapelo San Miquel de la katedralo de Barcelono.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Berenguer de Palou en la hispana Vikipedio.