Peñíscola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peníscola/Peñíscola
municipo en Hispanio • municipo de Valencilando

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 12598
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 8 449  (2023) [+]
Loĝdenso 107 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 22′ N, 0° 24′ O (mapo)40.3584722222220.40683333333334Koordinatoj: 40° 22′ N, 0° 24′ O (mapo) [+]
Alto 46 m [+]
Areo 79 km² (7 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Peníscola/Peñíscola (Provinco Castelló)
Peníscola/Peñíscola (Provinco Castelló)
DEC
Peníscola/Peñíscola
Peníscola/Peñíscola
Situo de Peníscola/Peñíscola
Peníscola/Peñíscola (Hispanio)
Peníscola/Peñíscola (Hispanio)
DEC
Peníscola/Peñíscola
Peníscola/Peñíscola
Situo de Peníscola/Peñíscola

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Peniscola [+]
vdr

Peñíscola (valencie Peníscola kaj oficiale Peníscola/Peñíscola) estas komunumo en la Valencia Komunumo, Hispanio, situanta ĉe la norda marbordo de la provinco Castelló, en la komarko Bajo Maestrazgo. Ĝi havas populacion de 8 449 loĝantoj (2023).​ Ĝi havas la titolon de urbo ekde 1707. Ekde januaro 2013, Peñíscola estas parto de la reto "Los Pueblos Más Bonitos de España" (La plej belaj urboj de Hispanio).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ene de la komarko Baix Maestrat, estas je 73 km de la provinca ĉefurbo. La municipan teritorion trairas la aŭtoŝoseo Autopista del Mediterráneo (AP-7) kaj la nacia ŝoseo N-340, inter la km 1036 kaj 1041, krom loka ŝoseo konektanta kun Cálig. La orografion de la municipa teritorio markas roka duoninsulo, iam unuigita al ĉeftero nur per sabla istmo, kiu faciligis ĝian defendon, kvankam foje inundiĝis sub la marakvo. Aktuale, pro la konstruado de la haveno kaj de aliaj konstruaĵoj en la istmo, tiu eblo malaperis. Sur la rokejo staras la historia domaro, de kiu elstaras la kastelo de la Papo Luna, dividante la marbordon de Peñíscola en du duooj tre diferencaj.

Ĝi disponas de ampleksaj strandoj kaj norde kaj sude de la duoninsulo de la kastelo. La municipa teritorio de Peñíscola inkludas unu de la plej naturaj marbordaj montaroj de la valencilanda montaro, nome sierra de Irta, kiu finiĝas en la maro laŭ malalta rokeca marbordo kaj en kelkaj lokoj, ĉe altaj klifoj, kiel tiu de la Badum. La montaro okupas du trionojn de la sudaj partoj de la teritorio de 81 km². La norda parto estas malgranda aluvia ebenaĵo kunhavata kun Benicarló kaj kiu etendiĝas el la maro ĝis la pintoj de Puig.

La altitudo gamas inter 572 m en la montaro Irta kaj la marnivelo. La urbo kuŝas je apenaŭ 5 m super la marnivelo, sed la kastelo staras sur roka zono je 66 m de altitudo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kastelo.

Post la Hispana Enlanda Milito, kiu en Peñíscola okazigis nombrajn damaĝojn, populariĝis nova ekonomia aktiveco kiu estis milde startinta komence de la jarcento, nome turismo. Ludis gravan rolon tiukadre la filmado de du filmoj, nome Calabuch (1956, Luis García Berlanga) kaj El Cid (1962, Anthony Mann, kun Charlton Heston kaj Sophia Loren), kiuj diskonigis la urbon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]