Bergena Akvario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pingveno ĉe Bergena Akvario

Bergena Akvario (en norvega 'Akvariet i Bergen') estas publika akvario en Norvegio. Ĝi situantas ĉe duoninsulo Nordnes en Bergen kaj estas unu el la turismaj allogaĵoj de la urbo. Kiam ĝi malfermiĝis la 27an de aŭgusto 1960, ĝi estis konsiderita la plej granda kaj plej moderna akvario en Norda Eŭropo.

La komplekso estas hejmo por ĉirkaŭ 60 akvujoj de fiŝoj, maraj senvertebruloj, same kiel de tri eksteraj lagetoj por fokoj, pingvenoj kaj ciprinedoj kaj tropika branĉo kun reptilioj kaj simioj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Hartvedt, Gunnar Hagen (1994). "Akvariet". Bergen byleksikon (in Norwegian). Oslo: Kunnskapsforlaget. pp. 63–64. ISBN 82-573-0485-9

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

60° 23′ 59″ Nordo 5° 18′ 14″ Oriento / 60.3997 °N, 5.3038 °O / 60.3997; 5.3038 (mapo)Koordinatoj: 60° 23′ 59″ Nordo 5° 18′ 14″ Oriento / 60.3997 °N, 5.3038 °O / 60.3997; 5.3038 (mapo)