Bernex (Haute-Savoie)
Bernex | |||
---|---|---|---|
komunumo en Francio | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Francio | ||
Regiono | Rodano-Alpoj | ||
Departemento | Haute-Savoie | ||
INSEE kodo | 74033 [+] | ||
Poŝtkodo | 74500 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1,137 | ||
Loĝdenso | 51 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 44°15′0″N 6°32′0″O / 44.25°N, 6.53333°O (mapo) Koordinatoj: 44°15′0″N 6°32′0″O / 44.25°N, 6.53333°O (mapo) | ||
Alto | 948 m | ||
Areo | 22,31 km² | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bernex (Haute-Savoie) [+] | |||
Bernex estas komunumo en la departemento Haute-Savoie en Francio. La komunumo havis fine de 2006 1.137 loĝantojn.
Geografio
La komunumo etendiĝas en la regiono Chablais, en la altmontara valo de la rivero Ugine, kiu formas la orientan finon de Pays de Gavot en la nordaj Savojaj Alpoj. La plej alta punkto de la komunumo estas la monto Dent d'Oche kun alteco de 2.222 m s.m.
Ekonomio kaj infrastrukturo
Ĝis meze de la 20-a jarcento Bernex estis ĉefe kampara vilaĝo. Intertempe ĝi evoluis al turisma loko kun diversaj instalaĵoj kaj servoj. Sur la deklivoj sude de la komunumo ekzistas diversaj telferoj kaj skiliftoj.
Vidindaĵoj
Vidinda estas la vilaĝa preĝejo Saint-Ours, kiu estis konstruita en la jaro 1850. Vizitindas ankaŭ la kaverno Notre-Dame-de-Lourdes apud Maupas.
Vidu ankaŭ
grekeAliaj komunumoj kun la nomo Bernex