Berrocalejo
El Vikipedio
Berrocalejo [berrokaLEĥo] (Rokejo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.
La loĝantoj nomiĝas berrocalejanos. La censita populacio en 2008 estis de 98 loĝantoj.
Enhavo |
Situo [redakti]
Berrocalejo estas situa en la nodorienta parto de Ekstremaduro inter la komarkoj aŭ distriktoj de Campo Arañuelo kaj Ibores, je altitudo de 368 m; je 142 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj pli proksime de Navalmoral de la Mata, plej proksima urbo. La surfaco de ties teritorio estas de 14,28 km². Ĝi troviĝas inter la municipoj de El Gordo kaj Valdeverdeja.
Ekonomio [redakti]
Agrikulturo kaj brutobredado.
Monumentoj kaj naturaj vidindaĵoj [redakti]
- Peña Flor (Florroko), rigardejo situa ĉe la rivero Taĵo.
- Akvorezervejo de Valdecañas
- Sub la akvo de la Rivero Taĵo, altigitaj de akvobaraĵo, troviĝas ponto de romia konstruado, konata laŭ laŭ nomo de Puente del Conde (Ponto de la Grafo). Kiam malaltiĝas la nivelo de la rivero Taĵo videblas la supra parto de la ponto.