Bertalan Hazslinszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bertalan Hazslinszky [haĵlinski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hazslinszky Bertalan estis hungara biologo, profesoro. Lia avo estis Frigyes Ákos Hazslinszky.

Bertalan Hazslinszky [1][rompita ligilo] naskiĝis la 2-an de novembro 1902 en Budapeŝto. Li mortis la 19-an de januaro 1966 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Bertalan Hazslinszky akiris diplomon, poste doktoriĝis el biologio en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1927. Post siaj studoj li instruis en la universitata instituto. En 1939 li estis nomumita privata profesoro de bestokuracista fakultato de Universitato József, en 1941 publika ordinara profesoro en altlernejo en Szeged. Inter 1950 kaj 1953 li esploris helpe de akademia stipendio, poste li estis laboratoriestro en Budapeŝto. Li okupiĝis pri polenoj, li kolektis 1100 diversajn polenojn.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Adatok a Prunus Nana (L.) Stokes vegetatív szerveinek anatómiájához (1927)
  • Növénytan állatorvoshallgatók számára (1940) - lernolibro por bestkuracistaj studentoj
  • A nemesgesztenye mint mézelő növény (1943)
  • Növényi eredetű élelmiszerek és abraktakarmányok mikroszkópos vizsgálata (1960)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.