Bignoniacoj
La Bignoniacoj, en latina scienca nomo Bignoniaceae, aŭ bignonioj, estas familio de florplantoj de la ordo Lamialoj.[1] Oni ne certas al kiu el la aliaj familioj de la ordo ĝi estas plej proksime rilata.[2]
Preskaŭ ĉiu el la Bignoniacoj estas lignoplantoj, sed kelkaj estas preskaŭlignaj, ĉu reboj aŭ arbustoj. Kelkaj pliaj estas herboj de habitatoj de alta montano, en tri nuraj herbaj genroj: Tourrettia, Argylia, kaj Incarvillea.[3] Tiu familio inkludas multajn lianojn. La plej granda tribo en la familio, nome Bignonieae, konsistas ĉefe el lianoj kaj elstaras pro sia unika anatomio.[4]
Tiu familio havas preskaŭ kosmopolitan distribuon, sed estas ĉefe tropika, kun kelkaj specioj indiĝenaj de moderklimataj areoj. Ties plej granda diverseco estas en norda Sudameriko.[4]
Notoj
- ↑ Vernon H. Heywood, Richard K. Brummitt, Ole Seberg, and Alastair Culham. Flowering Plant Families of the World. Firefly Books: Ontario, Canada. (2007). ISBN 978-1-55407-206-4.
- ↑ Peter F. Stevens (2001 onwards). "Bignoniaceae" ĉe: Angiosperm Phylogeny Website. At: Botanical Databases ĉe: retejo de Missouri Botanical Garden.
- ↑ Richard G. Olmstead, Michelle L. Zjhra, Lúcia G. Lohmann, Susan O. Grose, kaj Andrew J. Eckert. 2009. "A molecular phylogeny and classification of Bignoniaceae". American Journal of Botany 96(9):1731-1743. COI:10.3732/ajb.0900004
- ↑ 4,0 4,1 Eberhard Fischer, Inge Theisen, kaj Lúcia G. Lohmann. 2004. "Bignoniaceae". paĝoj 9-38. ĉe: Klaus Kubitzki (eldonisto) kaj Joachim W. Kadereit (volume editor). The Families and Genera of Vascular Plants volume VII. Springer-Verlag: Berlin; Heidelberg, Germanio. ISBN 978-3-540-40593-1