Bill Haley & His Comets

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Bill Haley & His Comets
Persona informo
vdr

Bill Haley & His Comets estis usona rokenrola bando fondita en 1947 kiu pluigis sian karieron ĝis la morto de Bill Haley en 1981. La bando estis konata ankaŭ kiel Bill Haley and the Comets kaj Bill Haley's Comets. El la fino de 1954 ĝis la fino de 1956, la grupo registris naŭ sukcesajn unuopaĵojn inter la 20 Listopintoj, unu el kiuj estis numero unua kaj tri estis inter dk unuaj. La unuopaĵoj "Rock Around the Clock" estis la plej vendita rok-muzika unuopaĵo en la historio de la ĝenro kaj retenis tiun pozicion dum kelkaj jaroj.[1]

Bandestro Bill Haley estis estinta muzikisto de Sudokcidenta svingo; poste registris ronabilan version de la kanto "Rocket 88" de Ike Turner kaj liaj Kings of Rhythm, nome unu el unuaj rokenrolaj diskoj, kaj poste Haley ŝanĝis la muzikan direkton de la bando al rok-muziko.

Kvankam la grupo estis konsiderata avangardo de rokenrolo dum la formadjaroj de la ĝenro, la alveno de pli avangardaj muzikistoj kiel Elvis Presley kaj Little Richard ĉirkaŭ 1956 konsukis la pli zorgemajn Haley and his Comets dekadenci en populareco. Haley restis populara en Eŭropo kaj pluigis sian sukceson kiel nostalgia muzikisto en la 1970-aj jaroj, kun multaj el siaj samtempuloj. Post la morto de Haley, pli ol sep diferencaj grupoj ekzistis kun la nomo Comets, ĉiuj postulantaj (kun variaj gradoj de aŭtoritateco) esti pluigoj de la grupo de Haley. Je la fino de 2014, kvar tiaj grupoj estis ankoraŭ muzikantaj en Usono kaj internacie.

Studialbumoj[redakti | redakti fonton]

  • 1954 – Rock with Bill Haley and the Comets (kompilaĵo)
  • 1955 – Shake, Rattle and Roll (kompilaĵo)
  • 1955 – Rock Around the Clock (kompilaĵo)
  • 1956 – Rock 'n' Roll Stage Show (Decca 1945)
  • 1957 – Rockin' the Oldies (Decca 1969)
  • 1958 – Rockin' Around the World (Decca 1992)
  • 1959 – Bill Haley's Chicks (Decca 1921)
  • 1959 – Strictly Instrumental (Decca 1964)
  • 1960 – Bill Haley and His Comets (Warner Bros. 1978)
  • 1960 – Haley's Juke Box (Warner Bros. 1991)
  • 1961 – Twist (Dimsa 1955)
  • 1961 – Bikini Twist (Dimsa 8259)
  • 1962 – Twist Vol. 2 (Dimsa 8275)
  • 1962 – Twist en Mexico (Dimsa 8290)
  • 1963 – Rock Around the Clock King (Guest Star 1454)
  • 1963 – Madison (Orfeon 12339)
  • 1963 – Carnaval de Ritmos Modernos (Orfeon 12340)
  • 1964 – Surf Surf Surf (Orfeon 12354)
  • 1966 – Whiskey a Go-Go (Orfeon 12478)
  • 1966 – Bill Haley a Go-Go (re-recordings) (Dimsa 8381)
  • 1971 – Rock Around the Country (Sonet 623); GNP-Crescendo (LP 2097) kaj Travelin' Band en Janus (JLS 3035)
  • 1973 – Just Rock 'n' Roll Music (Sonet 645); GNP-Crescendo (LP 2077)
  • 1979 – Everyone Can Rock and Roll (Sonet 808)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bogdanov, Vladimir, Woodstra, Chris, kaj Erlewine, Stephen Tomas. (2003). All Music Guide to Country: The Definitive Guide to Country Music. Backbeat Books. paĝo 315. ISBN 0-87930-760-9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]