Bimbo (virino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marilyn Monroe estis konata bimbo.

Bimbo estas slango por konvencie alloga, volupta, naiva, kaj neinteligenta virino. La esprimo estis origine uzita en Usono jam en 1919 por neinteligenta aŭ bruta viro.

Ekde la frua 21-a jarcento, la "stereotipa bimbo" aspekto iĝis tiu de alloga virino. Ĝi estas ofte uzata por priskribi virinon, kiu estas blonda, havas kurbecan figuron, multan ŝminkon kaj malkaŝan provokan vestaĵon. Ĝi estas ofte rilata al "la stulta blondulino" stereotipo.

Ĉiuokaze la stereotipo devenas el maĉismaj antaŭjuĝoj per kiuj oni klasigas partikulare negative diversajn tipojn de virinoj.