Bittino da Faenza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bittino da Faenza
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1357 (1357-01-01)
en Faenza
Morto 1-an de januaro 1427 (1427-01-01) (70-jaraĝa)
en Rimini
Okupo
Okupo pentristo
vdr

BITTINO da Faenza (naskiĝinta en Faenza eble en 1357, mortinta en 14261427) estis itala pentristo de la 14-a kaj 15-a jarcentoj. Li aktivis precipe en Romanjo, en kaj ĉe Rimini. Pri lia vivo ekzistas dokumentoj nur el la jaroj 1398 kaj 1427. Lia nomo povus indiki devenon el Faenza.

Oni atribuas al li plurajn verkojn, sed la sola certa estas poliptiko de 1409 en la kirko de Sankta Juliano en San Giuliano Mare (montrata en la tria kapelo maldekstre tie). Ĝi montras scenojn el la vivo kaj la sufero de la sanktulo. Karakterizas ĝin trajtoj de la malfrua rimini-a skolo, kun influoj markiaj kaj toskanaj.

Supozeble de li estas ankaŭ bildo de Madono, kiu troviĝas en muzeo en Faenza.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.