Blank-nigraj stumposimioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blank-nigraj stumposimioj
(Colobus guereza)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Primatoj Primates
Familio: Cerkopitekedoj Cercopithecidae
Subfamilio: Colobinae
Genro: Colobus
Illiger, 1811
Simia polycomos
Schreber, 1800
(= Cebus polykomos Zimmermann, 1780)

Colobus satanas
Colobus angolensis
Colobus polykomos
Colobus vellerosus
Colobus guereza

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Blank-nigraj stumposimioj (Colobus) estas genro de la cerkopitekedoj (Cercopithecidae), kies specioj havas longan voston, ne havas dikfingron aŭ nur stumpon anstataŭ plena fingro. Ili vivas en Afriko en arbaroj, grupe, agadas dumtage, saltegas de unu arbo al la alia.

Ili stomako modifiĝis al la plantovorado kaj iĝis kunmetita stomako.

La blank-nigraj stumposimioj havas 4 speciojn. Ili estas sveltaj simioj, kun longa, silka, bunta felo. Ilia pelto estas ŝatata inter la indiĝenoj kaj antaŭe ĉe eŭropanoj tiel oni masakris ilin grandkvante.

La blank-nigraj stumposimioj longas 77–82 cm (sen vosto 55–60 cm) kaj vivas en pluvarbaroj. Iliaj idoj estas blankoj ĉe la naskiĝo.

Parencaj simioj[redakti | redakti fonton]

La ruĝaj stumposimioj (Piliocolobus, 5 specioj) havas brunan aŭ nigran koloron, kun ruĝaj makuloj. Ilia vosto longas 40–80 cm, la korpo mem 46–60 cm. La verda stumposimio (Procolobus verus) havas mallongan olvivevrdan felon, malgrandan korpon. Ili estas protektataj.