Blanka rizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blanka rizo.

La blanka rizo estas tiu rizo senigita je la glumo (ŝelo), la brano kaj la ĝermo. Tiu ĉi procezo fariĝas por eviti la malboniĝon de la rizo kaj plilongigi ĝian vivon. Post ĝi, la grajnoj estas poluritaj, kaj restas kun blanka brila aspekto.

La polurado forigas grandan parton el ĝiaj nutriciaj proprecoj. Dieto baziĝanta sur blanka rizo ne riĉigita povas okazigi neŭrologiajn malsanojn kiaj beribero, pro manko de tiamino (vitamino B1). La blanka rizo ofte estas reriĉigata de restaĵoj de la antaŭa polurado. En Usono la reriĉigado kun la vitaminoj B1 kaj B3, kaj fero estas devigo.

Ekde la 19-a jarcento, la nerafinita rizo kaj la sovaĝa rizo estas ofte prezentataj kiel pli sanaj ol la blanka. La brano de la nerafinita rizo enhavas fribron kaj la ĝermon, vitaminojn kaj mineralojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]