Blankmanĝaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blankmanĝaĵo

La Blankmanĝaĵo estas dolĉa parfumita kremo kun cinamo kaj citronŝelo kiu estas manĝata kiel deserto. Dum la Mezepoko ĉi manĝaĵo ankaŭ fariĝis per birdobrusto, rizamelo, sukero, migdaloj kaj kelkfoje lakto kaj aliaj ingrediencoj.

La rizamelo por ĝin densigi venis al Eŭropo tra la araba kulturo. Nuntempe ĝiaj ĉefaj ingrediencoj estas la migdallakto, maizamelo, cinamo kaj pulvorigita kaj la branĉetoj, citronŝelo kaj sukero. Ĝi estas tre tradicia en Reus (Taragono) kie ĝi fariĝas el migdaloj, amelo, sukero, citronŝelo kaj cinamo. Ankaŭ en Balearoj, ĝi kutime fariĝas el bovina lakto anstataŭ la migdala.

Pleje verŝajne la esprimo katalunlingva menjar blanc venas el la araba ispidba aŭ la arab-persa sepidba. Ĉi dolĉaĵo nomiĝas menjar blanc en la kataluna (laŭvorte, ‘blanka manĝaĵo'; el la kataluna venas tradukoj al aliaj lingvoj eŭropa kiaj blanc-manger en la franca, biancomangiare en la itala, blancmange en la angla, kaj Flammeri en la germana.