Bloemfontein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de Sud-Afriko, kie Bloemfontein situas en la meza landparto
Dumnokta panoramo de Bloemfontein

Bloemfontein (/ˈblumfontəɪ̯n, ˈblomfontəɪ̯n/) estas la sesa plej granda urbo en la respubliko Sudafriko kaj ĉefurbo de la provinco Liberŝtato. Aldone ĝi estas sidejo de la plej alta kortumo de Sudafriko. La urbo troviĝas je 29° suda latitudo kaj je 26° orienta longitudo, ĉirkaŭ 1.395 m super la maro; ĝi sterniĝas sur 46.550 ha kaj havas ĉirkaŭ 500.000 loĝantoj.

La nomo signifas "Florfontanto". Tamen en la lingvoj Sotho kaj Pedi la urbo nomiĝas Mangaung (/maŋaˈuːŋ̩/), kiu signifas "hejmo de gepardoj".

Historio

Antaŭ la alveno de blankaj kolonistoj dum la granda migrado de 1836 vivis ĉirkaŭ Bloemfontein Boŝmanoj kaj la popoloj Griqua kaj Sotho.

Ekde 1846 alvenis anglaj enmigrintoj sub majoro Henry Douglas Warden. En 1850 fondiĝis oficiale la komunumo Bloemfontein, kvar jarojn antaŭ la oficiala fondiĝo de la respubliko de la Oranĝa Liberŝtato.

La 13-an de marto 1900 dum la brita-bura milito la urbo falis en la manojn de la britaj trupoj. Dek jarojn poste Bloemfontein iĝis parto de la Sudafrika Unio kaj en 1945 ricevis urban statuson.

En 1994 okazis la unuaj demokratiaj balotoj.

Eksteraj ligiloj