Blu-radia disko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La flanko kie estas/estos registrita la datumo.
BD-RE Ver.1.0 disko 50GB

Blu-radia disko (aŭ simple Blu-radio, BD, norma nomo "Blu-ray disc") estas normo de optika disko kiuj entenas informojn pere de cifereca registrosistemo simila al tiu de DVD kaj KD, normigita de asocio Blu-ray Disc Association.

Resumo[redakti | redakti fonton]

Blu-radia disko havas diametron de 12 centimetroj, same kiel DVD kaj KD, sed havas pli grandan datumspacon. La ondolongo de la lasero uzita por legi la diskojn (405 nm - blua) estas pli malgranda ol tiu uzita por DVD-oj (650 nm - ruĝa), kio ebligos strekadon de pli mallarĝaj kaneloj. Blu-radia disko povas enteni 50 GB, kio estas pli ol sesoblo de la entenkapacito de DVD. La plimulto de BD-legiloj povas legi ankaŭ DVD kaj KD.

Bluradio estas proponita de la firmao Sony. Originale multaj firmaegoj subtenis Blu-radion, kiel Sony, kompreneble, sed ankaŭ Philips, Samsung, 20th Century Fox, Warner Bros, Walt Disney Pictures, Apple, Hewlett Packard, Sharp, kaj aliaj. PlayStation 3 de Sony lanĉos la formon. La unuaj bluradioj aperis en somero 2006. Proksimume samtempe la HD DVD de Toshiba aperis. La du tipoj de disko konkuris ĝis la 19-a de februaro 2008.

La norma nomo estas ne Blue-ray Disc sed neologisme Blu-ray Disc, ĉar en la angla ĝenerala nomo Blue-ray (Blu-radia disko) povus signifi ankaŭ alian diskon, kiu uzas blu-radian laseron (ekz. HD DVD), kaj ne povis iĝi propra registrita marko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]