Blua ekonomio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Blua ekonomio estas ekonomia koncepto rilatiganta al ekonomiaj agadoj ligitaj al la oceanoj, maroj kaj iliaj marbordoj. Ĝia difino kaj preciza aplika kampo varias inter organizoj aŭ esploristoj. Ĝi estas "la ekonomio kiu rekonas la gravecon de la maroj kaj oceanoj kiel motoroj de la ekonomio pro ilia granda potencialo por novigo kaj kresko" kiel difinas ĝin la Eŭropa Unio[1].

La blua ekonomio estas konsiderata kiel parto de la verda ekonomio aŭ ekologia ekonomio, ĉar estante "la scienco, kiu traktas ekonomian administradon kiu favoras daŭripovon"[2]. Kun ĉi tiu aliro, la blua ekonomio estas parto de la verda ekonomio kaj plene kongrua kun ĝi. En la Konferenco pri Daŭripova Evoluo de Unuiĝintaj Nacioj en Rio-de-Ĵanejro en 2012, la Pacifikaj Insuletoj proklamis [3][4] ke, por ili, la verda ekonomio estas fakte blua ekonomio[4].

La Monda Banko difinas la bluan ekonomion kiel 'la daŭripova uzo de oceanaj rimedoj por ekonomia kresko, plibonigitaj enspezoj kaj laborpostenoj, kaj sanaj oceanaj ekosistemoj' [5][6]

La "blua ekonomio" estas koncepto de ekonomia regado kiun la Klubo de Romo jam antaŭenigis en ĝia raporto el la jaro 2009. Ĝi estas la apliko de teknologioj kaj komercaj modeloj por la ekonomio, kiuj kontentigas la bazajn bezonojn de homoj per loke haveblaj resursoj dum minimumigo de emisioj.

La Centro por la Blua Ekonomio diras 'ke ĝi nun estas vaste uzata esprimo ĉirkaŭ la mondo kun tri rilataj sed disaj signifoj - la totala kontribuo de la oceanoj al ekonomioj, la bezono trakti la vivmedian kaj ekologian daŭripovon de la oceanoj, kaj la oceanoj kiel kreskoŝanco por la ekonomio de kaj evoluintaj landoj kaj evolulandoj.'[7]

La blua ekonomio rilatas ankaŭ al la cirkla ekonomia pensoskolo[8] kies plej granda eksponento estas la libro The Blue Economy, de la ekonomikisto kaj komercisto Gunter Pauli[9].

Libro "La Blua Ekonomio"[redakti | redakti fonton]

"La Blua Ekonomio" estas ankaŭ libro de Gunter Pauli, la kreinto de ĉi tiu koncepto de daŭrebla ekonom kiu en 2010 publikigis la libron "La Blua Ekonomio:10 jaroj,100 novigoj,100 milionoj da laborpostenoj". La tria versio de tiu libro "Blue Economy 3.0: Profitable Business Models That Restore the Planet" (origine The Blue Economy 3.0: The marriage of science, innovation and entrepreneurship creates a new business model that transformas society ) estis publikigita en la angla en 2017.

Gunter Pauli estas noviga entreprenisto el Belgio, unu el la viziuloj de regenera ekonomio kaj daŭripovo. Dum pli ol 40 jaroj, li esploras kaj kreas realigeblajn ekonomiajn modelojn, kiuj celas la feliĉon kaj sanon de la homo kaj la tuta ekosistemo. Li estas la fondinto de dekoj da firmaoj, membro de la Klubo de Romo (asistanto de Aurelio Peccei, fondinto de la Klubo de Romo de 1979 ĝis 1984) kaj la fondinto de Zero Emissions Research and Iniciatives (ZERI), tutmonda reto de preskaŭ 40 organizaĵoj, la filozofio kiu funkcias en la realo estas la blua ekonomio. Paul laboras kun pluraj registaroj por transformi lokajn ekonomiojn kaj resendi monon al la loka komunumo.

Bluekonomia komerca modelo[redakti | redakti fonton]

La tn verda ekonomio kaj cirkla ekonomio, kiuj ne sukcesis malhelpi mondvarmiĝonbiologian diversecon fariĝis multekosta ekonomia modelo, ĉar se vi volas fari ion bonan por la medio kaj por vi mem, vi devas pagi pli por tio. Tio siavice signifas, ke la verda ekonomio estas por riĉuloj. La blua ekonomio ne provas esti la plej malmultekosta ĉiakoste, ĉar la principo "esti la plej malmultekosta" nur funkcias por la dek plej grandaj landoj en la mondo. La vojo antaŭen estas uzi tion, kio jam ekzistas, krei aldonvaloron kaj kontentigi la bazajn bezonojn de la homoj. La naturo estas la inspirofonto de la blua ekonomio. La naturo havas 4 miliardojn da jaroj da sperto, neniu estas senlabora en la naturo kaj la naturo ne konas malŝparon. Ĉiuj havas la ŝancon ŝanĝi la mondon, komencante per simplaj ĉiutagaj aferoj - kion ni manĝas kaj trinkas, kiel ni dormas, kiel ni kreas niajn hejmojn kaj kiel ni administras ilin kaj kiel ni taksas momentojn pasigitajn kun amatoj. Kompreneble, ŝanĝo ne okazas subite, sed agado kun pozitiva perspektivo motivas vin fari la ŝanĝon mem.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (es) Ana García, «La 'economía azul' prevé crear hasta siete millones de empleos para 2020». El Economista, la 13-an de junio 2017.
  2. (es) Ana Isan (2013). «¿Qué es la economía ecológica? Arkivigite je 2021-11-25 per la retarkivo Wayback Machine».
  3. "Growing the Blue Economy", The Blue Economy and Small States, Commonwealth Blue Economy Series, Commonwealth Secretariat, 2016-09-30, paĝoj 33–41, doi:10.14217/b703c0fe-en, ISBN 9781848599505
  4. 4,0 4,1 (es) «What a 'blue economy' really is – WWF’s perspective», WWF, la 10-an de julio 2015.
  5. (en) "Kio estas la Blua Ekonomio?", Monda Banko, la 6-an de Junio ​​2017. Arkivita de la originalo je la 12-a de majo 2020 pere de Wayback Maŝino.
  6. (fr) BNP Paribas Asset Management, «L’économie bleue : une thématique d’investissement encore méconnue…» arkivo, Les Echos, la 18-an de januaro 2021
  7. (en) "Our History and Methodology". Middlebury Institute of International Studies at Monterey.
  8. (en) What is a circular economy? (Kio estas cirkla ekonomio?), Ellen MacArthur Foundation
  9. (en) «Blue Economy - What Is It? Arkivigite je 2018-02-13 per la retarkivo Wayback Machine».

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Cirkula ekonomio

Eko-efikeco (en: cradle-to-cradle)

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]