BlueGene

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La ŝildo de BlueGene

BlueGene/L estas komputilego far IBM. La unua modelo de la komputilego (en decembro de 2004) havis 16 muntujojn kaj en testaro Linpack prezentis 70,72 TFLOPS. Ĉiu muntujo havas po 1024 procesorojn kaj en testaro Linpack prezentis kalkulpovon de 6 TFLOPS. La duma modelo (por aprilo de 2005) de la komputilego duobligis kvanton de muntujoj (32 muntujoj), havas 32768 procesorojn kaj prezentis 135,3 TFLOPS en testaro Linpack kaj pintan de eĉ 183,5 TFLOPS. Estas planata duobligo de kvanto de muntujoj kaj atingo de 270 TFLOPS. BlueGene/L en formo de dua modelo devas uzi nur 1,6 MW (kio estas tre malmulte por tia forta komputilego). La komputilego estas tre kompakta: ĉiuj 32 blokoj okupas halon kompareblan kun teniskorto. Ankaŭ estas vendata komerca speco de la komputilego. eServer BlueGene Solution havas 5,7 % de la kalkulpovo de sia pliforta frato. Kostas la komputilegero nur 2 milionojn da dolaroj.

La nomo de la maŝino estas vortludo; anglalingve ĝi prononcatas kiel bluĝino. La blua koloro estas la koloro de IBM, kaj la silabo "gene" memorigas pri "genia".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]