Boeing 367-80

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Boeing 367-80

Boeing 367-80 sur la Monto Rainier dum la testflugo.
Tipo: Prototipa aviadilo
Fabrikanto: Boeing
Unua flugo: 15-an de julio 1954
vdr

La Boeing 367-80 (ankaŭ nomata Dash 80) estas pasaĝeraviadilo de Boeing, ellaborita en 1954. Boeing 367-80 estis unua koncepta aviadilo por nova pasaĝeraviadilo, Boeing 707.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la dua mondmilito, Boeing produktis bombaviadilojn kiel B-17 kaj B-29. La sukcesoj de tiuj aviadiloj donis iniciaton por prilabori civilan aviadilon. Malgraŭ Boeing lanĉis plurajn civilajn aviadilojn en merkato, Tiutempe usona civila aviadmerkato estis dominita de Douglas, kiu estis fama por Douglas DC-3.

En 1947, Brita aviadfabrikanto de Havilland prezentis De Havilland Comet, unua jetmotora pasaĝeraviadilo en la mondo. Kune kun prilaboro de jetmotora bombaviadilo B-47 Stratojet, Boeing komencis prilaboron de pasaĝeraviadilo kun jetmotoro. Surbaze de C-97 Stratofreighter (kies modelnomo estis Modelo 367), Boeing prilaboris novan dezajnon kun jetmotoro. En Boeing, La nova prototipo nomiĝis Boeing 367-80 aŭ Dash 80 (-80).

Boeing 367 unue flugis la 15-an de julio 1954. Post la sukcesa testflugo de 367-80, Boeing modifis modelon, inkluzive aldono de Kruger-flaperono. La unua produktada versio de 367-80, La Boeing 707 unue flugis la 20-an de decembro 1957. Post la debuto de Boeing 707, 367-80 iĝis testa aviadilo por aerdinamika movado kaj novaj teknologioj. Boeing retirigis 367-80 en 1969 kaj donis al Nacia Aera kaj Kosmosa Muzeo (NASM). Nuntempe Boeing 367-80 montriĝas en Steven F. Udvar-Hazy centro.

Prilaboro[redakti | redakti fonton]

Boeing 367-80 uzis balaintan flugilon kaj podita motoro. Dum la prilaboro de 367-80, 367-80 suferis problemon el "Dutch Roll", kiu faras flugon nestabile. Boeing solvis tiun problemon kun aldono de Yaw damper sistemo.[1]

Specifaĵoj[redakti | redakti fonton]

Diametroj
367-80[2]
Longo 38.964m (127ft 10in)
Alto 11.59m (38ft)
Enverguro 39.522m (129ft 8in)
Povumo
Povejo Kvar Pratt & Whitney
JT3C turbojeto
Kroza rapido Maĥo 0.8
(886km/h, 478kn)
Flugdistanco 5,683km
(3,070nmi)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Irving, Clive. Wide Body: The Making of the Boeing 747. Philadelphia: Coronet, 1994. ISBN 0-340-59983-9.
  2. The Boeing 367-80 Jet Transport Prototype Mechanical Systems, American Society of Mechanical Engineers (ASME), 24-an de septembro 1994

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]