Boforta skalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La boforta skalo estas skalo por taksi la fortecon (rapidecon) de vento laŭ la fenomenoj observeblaj (en la ĉirkaŭaĵo). La kreinto de tiu ĉi maniero estas brita mara oficisto Francis Beaufort (1774-1857), esperantigita kiel Boforto.

Fortec-indico laŭ Boforto Terminoj Rapideco de vento (km/h)
0 kalmo, senvento 0 ĝis 1
1 sereno 2 ĝis 5
2 zefiro 6 ĝis 11
3 brizeto, eta brizo 12 ĝis 19
4 brizo, (milda) brizo 20 ĝis 28
5 brizego, forta brizo 29 ĝis 38
6 fortventeto, iom forta vento 39 ĝis 49
7 fortvento, forta vento 50 ĝis 61
8 fortventego, fortega vento 62 ĝis 74
9 tempesteto, ŝtormo 75 ĝis 88
10 tempesto (en la franca: tempête), forta ŝtormo (en la germana: schwerer Sturm) 89 ĝis 102
11 tempestego 103 ĝis 117
12 uragano 118 kaj pli

Historio

Mezaj ventorapidoj

La dektriŝtupa subjektiva skalo (kun ŝtupoj numeritaj de 0 ĝis 12) estis kreita de Sir Francis Beaufort en la jaro 1806, dum li komandis la ŝipon Woolwich. Tial la mezurunuo de la skalo nomiĝas Beaufort (Boforto), aŭ mallonge Bft. La mezurilo estis la teniĝo de la veloj de lia ŝipo dum la diversaj magnitudoj de la ventoforto (je la ŝtupo 0 ĉiuj veloj estis sur la mastoj, je la 6-a nur la duono de ili, je ŝtupo 12 ĉiuj veloj estis en la ŝipkeloj, k.s. por aliaj ŝtupoj). Antaŭuloj de tiu ideo estis John Smeaton kaj Thomas Rouse,[1] kiu priskribis en 1759 la teniĝon de muelejaloj per la Smeaton-Rouse-skalo.

En 1835 la Boforta skalo estis agnoskita en Bruselo ĉe la unua internacia meteologia konferenco. Pro la deveno de la maro la rapideco estis (tiam) indikata de knotoj.

En 1949, laŭ decido de la internacia meteologia organizo aldoniĝis 5 aliaj ŝtupoj al la skalo, ĝis ŝtupo 17. En la jaro 1970 la posteula organizo, la Monda Organizaĵo pri Meteologio reenkondukis la malnovan 12-ŝtupan skalon.

Nuntempe, la 17-ŝtupa skalo estas uzata en meteologiaj prognozoj por maristoj en Ĉinio, inkl. Tajvano sed ne Hongkongo kaj Makaŭ. Maristaj prognozoj en aliaj mondpartoj, kiam ili entute uzas la Bofortan skalon, ne iras pli alten ol 12.

Referencoj

Trilingve pri Beaufort

Vidu ankaŭ