Bohemundo de Tarent

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bohemundo de Tarent

Bohemundo de Tarento (en latine skribitaj kronikoj kiel Boamundus) (n. ĉ. 10583-a de marto 1111) estis normana kavaliro, princo de Tarento kaj unu el antaŭaj gvidantoj de la unua krucmilito kaj poste, kiam krucistoj konkeris Antioĥion, li akceptis titolon princo de Antioĥio. Bohemundo estis la plej aĝa filo de Robert Guiscard kaj Albegarda de Buonalberg. Bohemundo preskaŭ la tutan vivon dediĉis sin al militado kaj plurfoje li mezuris la armeajn fortojn kun Bizanco.