Bonnat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bonnat

Preĝejo de Bonnat
Preĝejo de Bonnat

Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Guéret
Kantono Bonnat (ĉefurbo)
Urbestro S-ro Georges Guêtre
2008-2014
Poŝtkodo 23220
Kodo laŭ INSEE 23025
Demografio
Loĝantaro 1 318 (2006)
Loĝdenso 29 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
46°19′43″N 1°54′20″O  /  46.32861°N, 1.90556°O / 46.32861; 1.90556 (Bonnat)Koordinatoj: 46°19′43″N 1°54′20″O  /  46.32861°N, 1.90556°O / 46.32861; 1.90556 (Bonnat)
Alto 248 m - 515 m
Areo 45,79 km²
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Bonnat en Francio
Red pog.svg
v  d  r
Information icon.svg

Bonnat estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 1 318 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2006.

Blazono de Bonnat.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bonnat etendiĝas sur 45,79 km², kaj havis 1 318 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 29 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Bonnat situas je alteco de 515 metroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Bonnat apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Georges Guêtre, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

La preĝejo Saint-Sylvain de Bonnat estis konstruita en la 13-a jarcento kaj fortikigita en la 14-a jarcento.

Lokaj famuloj[redakti | redakti fonton]

François Binet (1880-1930), franca politikisto, naskiĝis en Bonnat.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Bonnat estas la ĉefurbo de la kantono de Bonnat. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]