Boris M. Breslaŭ

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Boris M. BRESLAŬ estis soveta hebreo, ĵurnalisto-redaktoro kaj esperantisto naskiĝinta en 1891. Breslaŭ estis esperantisto depost 1909. De post 1923, li estis membro de la Centra Komitato de la Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU), kaj en 1930 kaj 1933 redaktoro de la ruslingva SEU-revuo.

Breslaŭ verkis diversajn artikolojn pri Esperanto kaj felietonoj, kiel Amerikanino kaj aliaj. Li ankaŭ aperigis minimume du ruslingvajn broŝurojn: en 1918 Lingvo internacia kaj proletaro, kaj en 1934 Esperanto-Sensencaĵo?.

Referencoj[redakti | redakti fonton]