Borkou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Borkou
Provinco
provinco de Ĉado [+]

Lando Ĉado

Supermara alteco381 m [+]
ĈefurboFaya-Largeau
- koordinatoj18° N, 19° O (mapo)17.916719.1167Koordinatoj: 18° N, 19° O (mapo)
Areo150 000 km² (15 000 000 ha) [+]

Loĝantaro133 600 [+] (julio 2019)
Denseco0,89 loĝ./km² [+] [+]

ISO 3166-2TD-BO

Borkou (Tero)
Borkou (Tero)

Borkou (Ĉado)
Borkou (Ĉado)
DEC
Borkou
Borkou

Map
Borkou
Vikimedia Komunejo:  Borkou [+]
vdr

La provinco Borkou - arabe بركو - ekde administra reformo de la jaro 2008 estis unu el administraj regionoj de la ŝtato Ĉado en Afriko, kiuj ekde 2018 oficiale nomiĝas provincoj; laŭ la stato de 2024 estas 23 tiaj provincoj. Laŭ la stato de 2019 en la nuna provinco vivis 133 600 loĝantoj sur areo de 150 000 kvadrataj kilometroj,[1] kio rezultigas loĝdenson de 1 loĝantoj/km². Por komparo: en 2009 estis 97 251 loĝantoj. Administra centro estas la urbo Faya-Largeau. La provinco plue dividiĝas al la departementoj Borkou kaj Borkou Yala.

La administra unuo kreiĝis nur en 2008 el la meza parto de la tuta nordo de la lando, kiu antaŭe estis unusola regiono. En 2012 ĝi pro teritoria reorganizo fordonis sian tutan nordan parton lime al Libio al la okcidente najbara provinco Tibesti kaj malgrandparte ankaŭ la oriente najbara Ennedi Ouest:

2008-2012
ekde 2012

Referencoj[redakti | redakti fonton]