Provinco Tibesti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Provinco Tibesti
Provinco
provinco de Ĉado [+]

Lando Ĉado

ĈefurboBardaï
- koordinatoj21° N, 17° O (mapo)21.354417.0011Koordinatoj: 21° N, 17° O (mapo)
Areo217 000 km² (21 700 000 ha) [+]

Loĝantaro36 500 [+] (julio 2019)
Denseco0,17 loĝ./km² [+] [+]

ISO 3166-2TD-TI

Provinco Tibesti (Tero)
Provinco Tibesti (Tero)

Provinco Tibesti (Ĉado)
Provinco Tibesti (Ĉado)
DEC
Provinco Tibesti
Provinco Tibesti

Map
Provinco Tibesti
Vikimedia Komunejo:  Tibesti [+]
vdr

La provinco Tibesti - arabe مقاطعة تيبستي, en plena Esperanto nomata kiel la samnoma montaro Tibestio[1] - ekde administra reformo de la jaro 2008 estis unu el administraj regionoj de la ŝtato Ĉado en Afriko, kiuj ekde 2018 oficiale nomiĝas provincoj; laŭ la stato de 2024 estas 23 tiaj provincoj. Laŭ la stato de 2019 en la nuna provinco vivis 36 500 loĝantoj sur areo de 217 000 kvadrataj kilometroj,[2] kio rezultigas loĝdenson de 0 loĝantoj/km². Por komparo: en 2009 estis 25 483 loĝantoj. Administra centro estas la urbo Bardaï. La provinco plue dividiĝas al la departementoj Tibesti Ouest kaj Tibesti Est.

La teritorio estas grandparte montara, formiĝis per krateroj kaj kalderoj de eksaj vulkanoj, laŭ klimato estas dezerta kaj apartenas al la Saharo. La monto Emi Koussi kun 3415 metroj estas la plej alta monto de Ĉado kaj de la Saharo.

La administra unuo kreiĝis nur en 2008 el la okcidenta parto de la tuta nordo de la lando, kiu antaŭe estis unusola regiono. En 2012 ĝi pro teritoria reorganizo ricevis grandan aldonan parton da areo de la oriente najbara provinco Borkou:

2008-2012
ekde 2012

Referencoj[redakti | redakti fonton]

pejzaĝa impreso
junaj tibestianinoj