Botond Storcz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Botond Storcz
Botond Storcz
Botond Storcz
Persona informo
Naskiĝo 30-an de januaro 1975 (1975-01-30) (49-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo sporta trejnisto • kajakisto
vdr

Botond Storcz [ŝtorc], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Storcz Botond Norbert estas hungara kajakisto, dufoja olimpiano, olimpika kaj monda ĉampiono, trejnisto.

Botond Storcz[1] naskiĝis la 30-an de januaro 1975 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Botond Storcz akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto, plian diplomon en Universitato Corvinus de Budapeŝto. Lia edzino naskis trifoje. Li ricevis premiojn inter 1997-2012.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Botond Storcz inter 1982-2008 estis kajakisto en pluraj sportkluboj, ankaŭ province. Li estis hungara ĉampiono 17-foje inter 1995-2005 individue aŭ teame, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1993-2005. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 2000 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 2004 kun tri oraj medaloj, krome en mondĉampionumoj li estis la unua kvarfoje en 1997 kaj 1999 individue aŭ kvarope. Li finis sian aktivan sportan karieron en 2008, poste li estis trejnisto aŭ li havis postenojn en la hungara akvasporta vivo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]